La montenegra lingvo (montenegre Црногорски језик aŭ Crnogorski jezik) estas sudslava lingvovariaĵo kaj la oficiala nomo de lingvo de la ŝtato Montenegro. Iuj homoj konsideras ĝin parto de plurcentra serbokroata lingvo aŭ de la serba lingvo, aliaj tamen konsideras ĝin aparta lingvo.
Interkompreniĝo kun parolantoj de la serba, bosna aŭ kroata lingvoj kutime funkcias senprobleme, ĉar la diferencoj fakte malgrandas.
Internacia Organizaĵo por Normigado rigardatas montenegran kiel saman lingvon. Gramatikaj diferencoj de la serba kaj montenegra ne ekzistas.
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri lingvo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).