Moin (mojn en suda Jutlando)[1] estas la precipa saluto de la platgermana lingvo, uzata de matene ĝis nokte[2] precipe en la nordgermanaj landoj Malsupra Saksio, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Meklenburgo-Antaŭpomerio[2] (ankaŭ de regionanoj kiuj ne parolas la platgermanan lingvon) kaj aldone en suda Jutlando[1] kaj orienta Nederlando. Moin! signifas "saluton!"[3].

Deveno

[redakti | redakti fonton]

Moin devenas de la nederlanda kaj frisa vorto mo(o)i, kiu signifas "bela"[4]. En la platdiĉa la vorto moi (ankaŭ literumata moj) signifas krome "gut" (= "bona")[5] kaj "angenehm" (= "agrabla")[6]. Moin estas mallongigo de "'n moin Mörgen, Daach, Avend" (= "bonan matenon, tagon, vesperon")[5][7].

Variaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La variaĵo moin[,] moin estas rigardata kiel esprimo de babilemo en la bordoj de la parto Ŝlesvigo de Ŝlesvigo-Holstinio[2][8] - la troa silabo konsideratas malŝparo. La iafoje aŭdebla variaĵo moinsen [MOJNzn] estas uzata, por saluti plurajn homojn (deveno ne-konata).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Laŭ Mojn og Moin Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine. Legita 2012-09-02.
  2. 2,0 2,1 2,2 Laŭ Schleswig-Holsteinische Geschichtsgesellschaft: Moin Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine. Legita 2012-09-02.
  3. Laŭ Tatoeba: Moin!; krome laŭ Kück, Andreas (2012, 2a eldono) Praktisches Wörterbuch Esperanto. Borsdorf, winterwork.
  4. Laŭ Westerend, Volker (2004): Nordseefische gehen auf Wurm: Schöne Ferien an der Waterkant. Der lustigste Urlaubsratgeber am plattdeutschen Strand. BoD – Books on Demand.
  5. 5,0 5,1 Laŭ Hochrath, Eva kaj Rumold (2012): Lilliput Plattdeutsch. Berlin, Langenscheidt.
  6. Laŭ Saß, Johannes (1977, 8a eldono): Kleines plattdeutsches Wörterbuch. Hamburg, Verlag der Fehrs-Gilde.
  7. Laŭ registraĵo pri Moin ĉe Plattmaster (platdiĉe), kvankam oni "pli altgermane" ankaŭ eblas uzi variaĵojn "Gouden Mörgen / Gouden Daach / Gouden Avend / Goude Nacht". Legita 2012-09-02.
  8. Etiketaj reguloj por ĝusta moin: Etikette-Regeln für ein korrektes Moin (germane). Legita 2012-09-02.
  9. La televida programo de Radio Bremen, kiu tiel pozitive skizis Esperanton en oktobro 2022, nomiĝas "Buten un Binnen", platgermane por "ekster kaj en la regiono", kvazaŭ "tutmonde kaj hejme" - bona kadra slogano por prezento de Esperanto...


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri televido. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).