Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

MINE Yositaka (1941-2017) estis japana esperantisto. Li estis aktivulo de la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj. Li estis redaktoro de la bulteno Riveroj ĝis 2000, kaj redakciano de la bulteno La Movado. Inter la jaroj 1991 kaj 2004 li estis elektanto kaj poste du jarojn proponanto de la premio Esperantisto de la Jaro. En 2008 li ricevis la premion Ossaka de Japana Esperanto-Instituto pro siaj kompilo de studoj pri Miyazawa Kanji kaj pri Eroŝenko

Eldonaĵoj

Notoj

  1. Nekrologoj en Beletra Almanako (31), februaro 2018. p- 9.