Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mica |
Mica | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Cluj | ||
Alinome | Mikeháza (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Szolnok-Doboka | ||
Situo | 47° 9′ N, 23° 56′ O (mapo)47.14805555555623.926111111111Koordinatoj: 47° 9′ N, 23° 56′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 233 m | ||
Poŝtkodo | 407395 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 3.877 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 684 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 55179 | ||
Mica [mika] (hungare Mikeháza) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio oriente de Dej. Ĝi situas proksime de la kunfluejo de la riveroj Someșul Mare kaj Someșul Mic.
En 1910 ĝi nombris 565 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 827 (rumanoj).
Ĝia unua skriba mencio estis en 1330. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka). Administre Mica iam apartenis al Dej; nun ĝi estas komunumo, al kiu apartenas Dâmbu Mare, Mănăstirea, Nireș, Sânmărghita, Valea Cireșoii kaj Valea Luncii. Mica neniel estas la plej granda el la sep vilaĝoj, Nireș kaj Sânmărghita estas konsiderinde pli loĝataj, sed Mica estas rekte atingebla de ĉiuj tri valoj sur sia teritorio.