Max Cahner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Max Emanuel Cahner i Garcia |
Naskiĝo | 3-an de decembro 1936 en Bad Godesberg |
Morto | 14-an de oktobro 2013 (76-jaraĝa) en Barcelono |
Lingvoj | hispana • kataluna |
Loĝloko | Sant Vicenç de Montalt |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Barcelono Institució Cultural del Centre d’Influència Catòlica (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto entreprenisto universitata instruisto historiisto politikisto redaktisto literaturhistoriisto |
Max Emanuel Cahner García[1] (Bad Godesberg, 3-a de decembro 1936-Barcelono, 14-a de oktobro 2013)[2] estis hispana kaj kataluna eldonisto, politikisto kaj historiisto de la literaturo.
Li naskiĝis en Germanio, ĉar liaj gepatroj eliris el Hispanio pro la Hispana Enlanda Milito, sed tuj revenis en 1937 pro la malfaciloj kiujn devis suferi la jud-devenuloj tie. Max studis kemion, juron kaj beletrojn. Partoprenis en la studenta movado kontraŭ la diktaturo kaj poste en la movado por la restarigo de la kulturo en kataluna lingvo. Li estis profesoro de kataluna literaturo en la Universitato de Barcelono el 1975 ĝis sia emeritiĝo en 2006.[3]
Li estis ankaŭ politikisto en tendencoj de kataluna naciismo kaj estis Konsilanto de Kulturo de la Generalitato (subministro en regiona registaro).