Manikinsuloj
Flago
insularo [+]

AkvejoManika Markolo

Koordinatoj49° 25′ 48″ N, 2° 21′ 0″ U (mapo)49.43-2.35Koordinatoj: 49° 25′ 48″ N, 2° 21′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoLes Platons [+]
Areo198 km² (19 800 ha) [+]
Loĝantaro163 857 [+] (2012)
HorzonoUTC±00:00 [+]

Manikinsuloj (Kanalinsuloj)
Manikinsuloj (Kanalinsuloj)
DEC

Manikinsuloj (Tero)
Manikinsuloj (Tero)
Map
Manikinsuloj
Vikimedia Komunejo:  Channel Islands [+]
vdr

La Manikinsuloj (en diversaj lingvoj ankaŭ nomataj KanalajNormandiaj insuloj) estas insularo situanta en la Manika Markolo aŭ "Maniko" inter Anglio kaj Francio, okcidente de la Normandia duoninsulo Cotentin kaj norde de Bretonujo. Konsistanta el du duonmemstaraj provincoj (bailiwicks, voktujoj) Guernsey kaj Jersey:

Dum la Manikinsuloj estas relative proksimaj al la franca bordo, proksime al la angla (resp. brita) en la markolo troviĝas la insulo Wight.

Politike la du voktujoj same kiel la Manksinsulo havas apartan statuson rilatan al Britio: ili estas krondependaĵoj de la brita monarkio, crown dependencies, posedaĵoj rekte ligitaj al la reganta reĝo aŭ reĝino de Britio, kiu estas ilia ŝtatestro en sia kvalito de «duko de Normandio». Pri ilia defendo kaj ekstera politiko zorgas Britio, kvankam ili ne estas parto de Britio (kaj ankaŭ ne de la Eŭropa Unio).

Lingve la Normanda lingvo estis tie ĉefa ĝis la 19-a jarcento; poste grandiĝanta influo de angloparolantaj enmigrintoj kaj faciliĝanta transporto kondukis al angligado. Ekzistis en tiuj insuloj kvar ĉefaj Normandaj dialektoj/lingvoj:

Galerio


Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri geografio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).