Locomotiv GT | |
---|---|
Alie nomata | LGT |
Deveno | Budapeŝto, Hungario |
Ĝenroj | Ŝtonrokmuziko Progresiva roko |
Aktivaj jaroj | 1971–1992, 1997–nuntempo |
Eldoninto | MHV, Hungaroton, BMG |
Parencaj temoj |
Omega, Illés, V'Moto-Rock, Piramis |
Retejo | www.lgt.hu |
Membroj | |
Antaŭaj membroj | |
Locomotiv GT (ofte mallongigata kiel LGT) estas hungara rokmuzika grupo, kiu estis fondita en la jaro 1971. Tio estas unu el la plej signifaj muzikaj grupoj de la hungara rokmuziko kaj siatempe ĝi estis bone konata ankaŭ en pluraj aliaj landoj.
La grupo estiĝis la 6-an de aprilo 1971 en Budapeŝto. La fondantaj anoj estis konataj muzikistoj: Gábor Presser (aŭtoro, klavaristo kaj kantisto, la eksa ano de konata grupo Omega - drumisto József Laux, (basgitaristo) Károly Frenreisz (eksa membro de grupo Metro) kaj soloa gitaristo Tamás Barta (li venis el bando Hungária). Edzino de J. Laŭ - Anna Adamis estis neoficiala kvina membro de la bando. Tre ofte ŝi kunlaboris kun Presser dum kreado de novaj kantoj.
Ilia unua koncerto okazis en julio en la fama Ifipark en Buda. En aŭgusto sekvis unua singlo kun kanto Boldog vagyok kaj Ha volna szíved. En oktobro komune kun Tolcsvay Trió ili malfermis klubon kaj en novembro ili estis invititaj al World Popular Song Festival en Tokio kun sia sukcesa kanto Ezüst nyár. En la festivalo ili ankaŭ ludis anglan version de sia kanto Érints meg.
En decembro de 1971 ili eldonis sian unuan albumon. En enlanda muzika scenejo ili estis komprenataj kiel muzika eksperimento kaj ili ne estis tiel sukcesaj kiel en eksterlando. Tie ili estis pli popularaj, precipe post tio, kiam menciis ilin muzika ĵurnalo New Musical Express. En majo de 1972 ili estis invititaj al muzika festivalo Great Western Express Festival en Anglio; tie ili ludis apud tiaj bandoj kiel estas Genesis, Beach Boys, Joe Cocker kaj Faces.
Aŭtune de 1972 ili eldonas sian duan albumon Ringasd el magad, kiu estis surdiskigita en Londono. Sekvis singlo Szeress nagyon.
La bando estis postulita, por ke ĝi komponu muzikalon. Frenreisz ne volis partopreni en la laboro, li foriris el la grupo kaj fondis propran formacion Skorpió. En kapelo LGT anstataŭis lin Tamás Somló, kiu devene ludis en muzika grupo Omega. Estiĝis muzikalo Ŝajna raportado pri usona pop-festivalo laŭ motivoj de hungara verkisto Tibor Déry, ĝi havis grandan sukceson kaj ĝi estis ludata en kvin landoj.
La grupo en internacia mezurunuo realiĝis en la jaro 1974. Ĝuste tiam la nova membro estis János Karácsony. Sur ilia disko "Locomotiv GT" ludis harmonikon Jack Bruce kaj la grupo faris turneon tra Norda Ameriko kaj Eŭropo.