Regula kvinlatero | |
Simbolo de Schläfli | {5} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Verticoj | 5 |
Lateroj | 5 |
Geometria simetria grupo | Duedra (D5) |
Areo | (t estas la latera longo) |
Ena angulo | 108° |
En geometrio, kvinlatero (aŭ pentagono) estas ĉiu plurlatero kun 5 lateroj. En naturo, kvinlatero estas belaspekta ornamaĵo. Kvinlatero povas esti simpla aŭ sin sekcanta. La sumo de enaj anguloj de simpla kvinlatero estas 540°.
Regula kvinlatero estas kvinlatero kiu estas regula plurlatero.
Estas du diversaj regulaj kvinlateroj
Ofte la termino kvinlatero estas uzata por konveksa regula kvinlatero.
Ĉe konveksa regula kvinlatero ĉiuj lateroj estas egala kaj ĉiuj enaj anguloj estas 108°. Ĝia Simbolo de Schläfli estas {5}.
La areo de regula konveksa kvinlatero kun latera longo t estas
Kvinpinta stelo estas nekonveksa regula stela kvinlatero. Ĝia Simbolo de Schläfli estas {5/2}. Ĝiaj lateroj estas la diagonaloj de regula konveksa kvinlatero. Rilatumo de longoj de lateroj de nekonveksa kaj konveksa regulaj plurlateroj kun la samaj verticoj estas la ora proporcio.
Regula kvinlatero estas konstruebla per cirkelo kaj liniilo, en taskoj de enskribado en donitan cirklon kaj konstruado kun donita latero. Ĉi tiu procezo estis priskribita de Eŭklido en lia Elementoj.
Unu maniero al konstrui regulan kvinlateron en donita cirklo estas la sekva:
Post konstruo de regula konveksa kvinlatero, se kunigi la nenajbaraj verticojn de ĝi, do desegni la diagonalojn de la konveksa kvinlatero, rezultiĝas la regula stelokvinlatero, kun pli malgranda regula konveksa kvinlatero en la centro. Aŭ se etendi laterojn de regula konveksa kvinlatero ĝis kie ili intersekciĝas, rezultiĝas pli granda regula stelokvinlatero.
1 | 2 | 3 | 4 | 5 |
---|---|---|---|---|
6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
Kvinlateraj geometriaj figuroj |
---|
Kvinlatera piramido | Kvinlatera prismo | Kvinlatera kontraŭprismo | Kvinlatera trunko | Kvinlatera kajtopluredro | Kvinlatera senpintigita kajtopluredro | Kvinlatera dupiramido | Kvinlatera dutrunko | Kvinlatera plilongigita dupiramido | Kvinlatera kupolo | Kvinlatera turnodukupolo | Kvinlatera ortodukupolo |
Plurlateroj |
---|
Triangulo | Kvarlatero (vd. ankaŭ Kvadrato) | Kvinlatero | Seslatero | Seplatero | Oklatero | Naŭlatero | Deklatero | Dekunulatero | Dekdulatero | 13-latero | 15-latero | Dekseslatero | Dekseplatero | Dudeklatero | 24-latero | Trideklatero | 257-latero | 65537-latero | Milionlatero |
(vd. ankaŭ: Regula plurlatero, Konveksa plurlatero, Steloplurlatero) |