Koaguladokoaguliĝo estas la procezo per kiu la sango perdas sian likvecon kaj iĝas ĝelo, kiu siavice formas koagulontrombon. Tiu procezo eventuale rezultas en hemostazo, tio estas, en la ĉeso de la perdo de sango el damaĝita tubo, sekvita de ties riparo. La mekanismo de koagulado postulas la aktivigon, aligon kaj agregado de platetoj, kune kun la stokado kaj maturigo de la fibrino. La disordoj de la koagulado estas statoj de malsanoj kiuj povas okazigi spontanajn hemoragiojn, formadon de hematomoj aŭ ŝtopkoagulado (trombozo).[1]

La mekanismo de koagulado estas tre bone konservita tra la diversaj specioj en la biologio; en ĉiuj mamuloj, la koagulado postulas ĉelajn faktorojn (platetoj) kaj proteajn faktorojn (koagulfaktoroj).[2] La sistemo estis etende studita en homoj, specio en kiu ĝi estas plej bona komprenita.[3]

Vidu ankaŭ

Portala ikonoPortalo pri Medicino


Bonvolu atenti la konsilon rilate al artikoloj pri medicinaj temoj!

Notoj

  1. David Lillicrap; Nigel Key; Michael Makris; Denise O'Shaughnessy (2009). Practical Hemostasis and Thrombosis. Wiley-Blackwell. pp. 1-5. ISBN 1-4051-8460-4.
  2. Alan D. Michelson (26a de oktobro 2006). Platelets. Academic Press. pp. 3-5. ISBN 978-0-12-369367-9. Konsultita la 19an de julio 2020.
  3. Schmaier, Alvin H.; Lazarus, Hillard M. (2011). Concise guide to hematology. Chichester, West Sussex, UK: Wiley-Blackwell. p. 91. ISBN 978-1-4051-9666-6.

Bibliografio