Kartal estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Aszód. La nomo devenas el la praturka cortul (=aglo).
Kartal situas apud urbo Aszód, laŭ traira flankovojo.
La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko. Apud la vilaĝo restis ŝpuroj pri Remparo de Ĉorso. En 1241 la tataroj detruis la vilaĝon. Ĉirkaŭ en komence de la 17-a jarcento pro la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis. En 1920 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj. En 1964 kulturdomo konstruiĝis.