Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kario (apartigilo) |
Kario aŭ karieso (caries dentis) estas denta malsano, ĉe kiu la ekstera dura tavolo moliĝas kaj tiu moliĝo penetras la denton kaj kaŭzas ties malkombinon. Kario povas kaŭzi inflamon de la dentokarno.
La nutrorestaĵoj sur la dentoj servas kiel nutraĵoj por bakterioj, kiuj produktas el la karbonhidrato (tartro) ankaŭ acidojn, kiuj kapablas kemie malkombini la kristalstrukturon de la emajlo. Tiel tiu tavolo senkalkiĝas kaj disiĝas.