Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Jonny M
(Jonas Marx)
Naskiĝo 9-an de majo 1990 (1990-05-09) (33-jaraĝa)
en Bergisch Gladbach
Deveno  Germanio
Ĝenroj Regeo
Aktivaj jaroj ekde 2006
Retejo jonny-m.org
Persona informo
Aliaj nomoj Jonny M
Lingvoj Esperantogermanaangla
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistomuzikisto
TTT
Retejo https://www.jonny-m.org/
vdr

Jonas Marx, artista nomo Jonny M, (naskiĝinta la 9-an de majo 1990 en Bergisch Gladbach) estas germana esperantisto.

Biografio

De 2006 li sin dediĉas al rep-regea muziko en la germana, kaj de 2009 en Esperanto. En somero 2010 li per detala artikolo en la regiona gazeto kaj per pluraj koncertoj publike prezentiĝis en la regiono de sia hejmurbo Bergisch Gladbach apud Kolonjo kiel kantisto de germanlingva, kontraŭrasisma, junulece verva regeo[1], kaj iom poste en tiu jaro ankaŭ liaj esperantlingvaj verkaĵoj atingis signifan publikan konatecon.[2] Por sia esperantlingva muzikado li elektis la anglecan plumnomon Jonny M [ĜOni EM]. Komence de 2011, Jonny M eldonis Pli ol espero, muzikalbumeton kun 5 titoloj, kiu estis libere elŝutebla en la interreto, kaj aldonis kanton en la albumo Hiphopa Kompilo vol. 2, eldonita per Vinilkosmo. En aprilo 2011 Ĉina Radio Internacia publikigis intervjuon kaj kantoekzemplojn pri lia muzikado,[3] kaj sekvis prezentoj de li en aliaj esperantlingvaj publikaĵoj.

En printempo 2013 la esperanto-muzika eldonejo Vinilkosmo organizis enketon pri la sekve eldoneje publikigindaj muzikalbumoj, en kiu lia muziko atingis la duan rangon.[4] Sekve de tio, post kelkaj koncertoj en la tuta mondo, en julio 2013 en la eldonejo Vinilkosmo aperis lia albumo Regestilo.[5][6] Ĝi estas kolekto de liaj kantoj el la lastaj du jaroj. La albumo estas eldonita de Vinilkosmo kaj en du titoloj Jonny M kantas kun Eterne Rima kaj Tone.

En januaro 2017 li publikigis sian novan albumon Kreaktiva,[7] en kiu estas kunlaboraĵoj kun La Perdita Generacio, Patrik Austin kaj JoMo.

Paralele al la konatigo de sia esperantlingva muzikado, li ankaŭ ekster muzikado pliaktiviĝis en la organizita Esperanto-movado: Ekzemple li respondecis pri la vespera kaj nokta programo de la 71-a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto, okazinta komence de aŭgusto 2015 en Wiesbaden.

Premioj

Diskaro

Bibliografio

En Esperanto

Eksteraj ligiloj

Recenzoj

Recenzo pri KD Kreaktiva.
Recenzo pri ret-albumo Foresto.

Referencoj

  1. germanlingva artikolo Reggae mit Herz und „harten Tönen“ en la regiona gazeto Kölner Stadt-Anzeiger la 29-an de julio 2010
  2. Vidu la supran noton de la rettaglibro La vivo de Kunar.
  3. artikolo Jonas Marx regeas en la retejo de [[Ĉina Radio Internacia]], kun sondosiera intervjuo kaj du scenejaj fotoj. Arkivita el la originalo je 2015-06-23. Alirita 2015-06-22.
  4. promeskampanjo pri eldonado de novaj esperantlingvaj muzikalbumoj de Vinilkosmo, stato de majo 2013
  5. artikolo La albumo "Regestilo" de Jonny M alvenis en la retejo esperanto.com la 3-an de julio 2013. Arkivita el la originalo je 2016-12-31. Alirita 2015-06-22.
  6. Libera Folio: Regestilo celas esperigi kaj pensigi
  7. varbinformo je lia retpaĝo
  8. Lenka Doškářová kaj Jonas Marx, "Instagramo montras nur belan parton de la vivo", Kontakto, nº 310, aprilo 2002, pp. 8-11.