![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Japeto. |
Japeto | |
Natura satelito de Saturno (VIII) | |
![]() astronomia simbolo
| |
![]() | |
satelito de Saturno • regula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Saturno VIII |
Astronomia simbolo | ![]() |
Nomita laŭ | Japeto vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Giovanni Domenico Cassini[1] |
Dato de malkovro | 25-a de oktobro 1671 |
Loko de malkovro | Parizo |
Unua superflugo | Kosmosondilo Cassini (31-a de decembro 2004)[2] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 3 560 840 km[3] |
Discentreco | 0,0283 |
Klinangulo | 7,489° |
Periodo | 79,33 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 1 494,8 × 1 424,8 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
1,805635 × 1021 kg 1,083 × 103 kg/m3 0,22 m/s2 ~7 m/s |
Rotacia periodo | kaptita rotacio |
Aksa kliniteco | 0 |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | 100 K al 130 k |
Albedo Geometria albedo |
0,04 al 0,55 0,6 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 10,2 al 11,9 |
Japeto estas satelito de Saturno, la tria plej granda, post Titano kaj Reo. Ĝi estas konata por havi unu duonsferon multe pli hela ol la alia.
Giovanni Domenico Cassini itala astronomo instaliĝinta en Francio, malkovris ĝin la 25-a de oktobro 1661. Li bone vidis la lunon kiam ĝi estis okcidente de Saturno sed ne plu vidis ĝin oriente. Necesis uzi pli fortan lornon por vidi ĝin, ĉar ĝi estis tiam malpli brilanta. Cassini konkludis, ke la "antaŭa" duonsfero de tiu luno estas pli malhela ol la "malantaŭa", tio, kio donas al ĝi aspekton de "Jino kaj Jango"[4].
La "antaŭa" duonsfero, laŭ la orbita movo, estas malhela (albedo inter 0,03 kaj 0,05) kun brun-ruĝa koloro. La "malantaŭa" duonsfero kaj la polusoj estas brilaj, (albedo 0,5 al 0,6, tio de malpura neĝo). La malhela regiono ricevis la nomon "Cassini Regio" kaj la hela, "Roncevaux Terra".
La malhela materio ŝajnas esti restaĵo de sublimado de la glacio, entenanta organikajn kemiaĵojn malheligitajn per kemia agado de la suna lumo. Ĝi devenus el polveroj elŝirataj de retrogradaj lunoj pro meteoroidaj alfrapoj. Pro la sorbo de suna lumo, la malhela regiono "Cassini Regio" havas averaĝan temperaturon de 128 K kaj la hela "Roncevaux Terra", nur 113 K; tio, kiu plirapidigas la sublimiĝo de la glacio en "Cassini Regio" kaj ties precipitado en la pli malvama "Roncevaux Terra", plifortigante la fenomenon.
Japeto estas tre platigata ĉe la polusoj. Tia platiĝo kongruas kun rotacia periodo de 10 horoj, kaj ne 79 tagoj. Eblas, ke dika krusto formiĝis kiam la luno turnis pli rapide, kiu gardis sian formon kiam la tajda forto metis ĝin en kaptita rotacio.
En "Cassini Regio" estas trairata de ekvatora kresto, de 1 300 km longa, 20 km larĝa kaj 13 km alta. "Roncevaux Terra" ne montras kreston, sed vico de montoj, altaj de 10 km, laŭlonge de la ekvatoro.
La kialo de tia kresto estas malbone komprenata; oni hipotezas ke:
Neniu el la tri hipotezoj klarigas kial la kresto aperas nur en Cassini Regio"'.
Giovanni Domenico Cassini, (kiu ankaŭ malkovris Dionon, Reon kaj Tetison) nomis la kvar lunojn kiujn li malkovris: "Sidera Lodoicea" (Steloj de Ludoviko) honore al Ludoviko la 14-a, kaj donis al ili numerojn en romiaj ciferoj de I al V: Japeto ricevis maldaŭre la numeron V; sed, post la malkovroj de Mimaso, Encelado kaj Hiperiono, ĝi iĝis Saturno VIII.
John Herschel en 1847 sugestis ke estus pli simple donis al saturnaj lunoj la nomojn de titanoj, gefratoj de Krono, greka ekvivalento de Saturno. Li proponis la nomon de Japeto, la patro de Prometeo.