Jakob Joseph Wandt | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 16-an de aŭgusto 1780 en Dingelstädt | ||||
Morto | 16-an de oktobro 1849 (69-jaraĝa) | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
episkopo de Hildesheim | |||||
Dum | 1842–1849 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jakob Joseph WANDT [vant] (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1780 en Dingelstädt, mortis la 16-an de oktobro 1849 en Hildesheim) estis inter 1842 kaj 1849 la tria episkopo de la episkopujo Hildesheim post fino de la princepiskopa epoko kaj la necesa novdifino de diocezaj landlimoj.
Jakob Joseph Wandt studis, post la abiturienta ekzameno trapasita ĉe Josephinum-gimnazio en Hildesheim, teologion ĉe la surloka filozofia-teologia lerniginstituto. En la 7.3.1805 li ordinitis sacerdote. Tri jardekojn, inter 1804 kaj 1934 li instruistis ĉi-gimnazie, ekde 1824 kiel lernejestro. En 1830 li iĝis kapitulano katedrala.
Kiam en 1834 instalitis ĉe Brühl en Hildesheim la nova porpastra seminario, Wandt iĝis ties unua estro laŭ ordono de la tiama episkopo Godehard Joseph Osthaus.
En 1840 mortis episkopo Franz Ferdinand Fritz (ekde 1836). Ĉe novelekto la kapitulanaro ŝanceliĝis inter Wandt kaj la dekano katedrala Merz. Kiel normale tiutempe, gravis tensioj inter la nova sekulara ŝtato kaj la ekleziaj tradicioj. La reĝa hanovra registaro favoris la pli mildan ekleziulon Merz. Sekve la kapitulanoj pretis rezigni pri sia elektorajto kaj petis la roman kurion mem decidi. Post malakcepto de tia stranga procedo fare de la registaro la kapitulanoj elektis en la 9.12.1841 - sian favoritulon Wandt. Konfirmiĝo disde Romo estis en la 22.5. kaj en la 14.8.1842 Wandt ordinitis fare de la helpepiskopo de Osnabrück Karl Anton Joseph Lüpke.
Kio jam dum la elektproblemoj evidentiĝis restis ankaŭ tipa por la deĵortempo de Wandt. Aparte en la demandoj pri konfesie miksitaj geedzoj kaj pri lernejoj iĝis akraj konfliktoj inter episkopo kaj la ŝtato. Kateĥismon, kiun Wandt estis eldoninta sen ŝtata permeso, li devis finfine repreni el la publiko. Sume liaj sintenoj estis pli rigoraj ol ĉe liaj antaŭuloj.
Kulmino de lia episkopeco estis la partopreno en la episkoparkonferenco en 1848 en Würzburg kiun li mem tre laŭdis.[1]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jakob Joseph Wandt en la germana Vikipedio.