Situo de Iberujo (malhelverde) ene de Eŭropa Unio (helverde) kaj la cetero de Eŭropo (grize).

Iberiismo estas politika kaj kultura movado, kiu proponas pliproksimiĝon inter la ŝtatoj kiuj nuntempe komponas la teritorion de Iberio, tio estas ĉefe Portugalujo kaj Hispanujo, dum estas aparta kazo la aliaj ŝtatoj kiuj ekzistas en la Iberia Duoninsulo nome Andoro kaj Ĝibraltaro. Ĝi vidas kiel finan celon la politikan unuigon de Iberujo. Ĉi tiun idealon tenis precipe la movadoj socialistaj kaj respublikanaj de tiuj landoj, kaj precipe dum la 19a jarcento, inspirite de la naciismaj idealoj de la unuiĝoj itala kaj germana. Post la eniro de Hispanio kaj Portugalio en la Eŭropa Unio en la lasta kvarono de la 20a jarcento, tiu speco de movado suferas ian ŝanĝon, ĉar ĉiu eŭropunia ŝtato iel eniris en specifa unuiĝo.

Iberiistoj celas konstrui ŝtaton, kiu estus agnoskata kiel politika aŭtonomaĵo.

Iberiistoj

La sekvaj homoj iel estas aŭ estis iberiistoj, aŭ almenaŭ subtenis iajn aliancajn ligojn inter la iberiaj landoj.