Laŭ la helena mitologio, Hipseo (el la grekaὙψεύς, «altulo») estis la unua reĝo de la lapitoj, kiu regis en la nordo de Tesalio. Li estis filo de la riverdioPeneo kaj de la najado Kreŭso, filino de Geo[1], aŭ de Filiro, filino de Asopo[2]. Kun Klidanopo, plia najado, aŭ kun Triko[3] (eponimulino de la urbo Tricca kiu aperas en kelkaj versioj kiel plia filino de Peneo[4]) li havis kvar filinojn: Kirenon[5][6] (kiu iĝis reĝino en Libio post sia forkapto fare de Apolono[7]), Temiston[8], Alkeon kaj Astiagujon, edzino de Perifaso[9].
Krom la antaŭa, Hipseo estas ankaŭ la nomo de la jenaj roluloj de la greka mitologio:
Etiopa militestro kiu batalis kun Fineo kontraŭ Perseo ĉe la kortego de Cefeo ĝuste dum la geeziĝo de Andromeda kaj Perseo. Li mortigis Protoenoron, sed estis siavice mortigita fare de Linkido[10].
Filo dela riverdio Asopo kaj Metopo[11]. Li partoprenis la defendon de Tebo kontraŭ la sieĝo de la Sep[12]. Li venkis multajn kontraŭlojn, inkludite Antifoson, Astiageson, Linon kaj Tageson, sed finfine Kapaneo mortigis lin[13].