Henriko estas esperantigita vira persona nomo, kiu venas originale el la germana nomo Heinrich. Signifoj de la vorteroj: domo (aŭ ĉirkaŭbarita loko) kaj granda reganto. Virina varianto estas: Henrieta.
- Henriko de Blois, 1101-1171, frato de Stefano (Anglio)
- Heinrich Böll, germana verkisto
- Enrico Caruso, itala operkantisto (tenoro)
- Henrik Fassola, germandevena hungara ferartisto
- Henry Fielding, angla verkisto, 1707-1754
- Heinrich Heine, germana poeto
- Henri Dunant, fondinto de Ruĝa Kruco, 1828-1910
- Heinrich Mann, germana verkisto
- Henrik Marczali, hungara historiisto
- Henriko la Naviganto, portugala infanto, 1394-1460
- Henryk Sienkiewicz, pola verkisto
- Henri de Toulouse-Lautrec, franca pentristo
- Henrik Rohmann, hungara harpisto
- Henrik Seppik, estona esperantisto
- Vidu: Listo de regantoj nomataj Henriko