Heinrich Caro
(1834-1910)
La Peroksomonosulfata acido ricevis lian nomon.
La Peroksomonosulfata acido ricevis lian nomon.
Persona informo
Naskiĝo 13-a de februaro 1834
en Poznano,  Germanio
Morto 11-a de septembro 1910
en Dresdeno,  Germanio
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Berlino
Profesio
Okupo kemiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henriko Karo (1834-1910) estis germana kemiisto, kiu studis kemion en la Universitato de Berlino kaj pli malfrue tinkturon en la Reĝa Instituto pri Komerco de Berlino. Li estis asistanto de Jakobo Meyer, patro de Viktor Meyer, en Berlino. En anglio li plibonigis la ekstraktadon de maŭveino[1] el la restaĵoj de ties sintezo kaj disvolvis la sintezon por la produktado de ruĝo-anilino au rozanilio[2] kaj aliaj tinkturoj. Karo ankaŭ estis respondeca por la indigoesploro en firmao BASF, kaj, en 1878, li sintezis la unuan indigan tinkturon kune kun Adolf von Baeyer (1835-1917). Henriko Karo patentigis la tinkturon alizarinon[3], krom tio li unue izolis la akridinon[4] kaj la peroksomonosulfata acido, ankaŭ konata kiel Acido de Karo[5][6].

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Case Studies on Modern European Economy: Entrepreneurship, Inventions, and ..., Ivan Berend
  2. Tools and Modes of Representation in the Laboratory Sciences, U. Klein
  3. 1000 Inventions and Discoveries, DK
  4. Development of Conformationally-preorganized Gamma-Peptide Nucleic Acid ... Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine, Gaofei He
  5. Mineral Processing Plant Design, Practice, and Control Proceedings, Andrew L. Mular, Doug N. Halbe, Derek John Barratt
  6. Torchbearers of Chemistry: Portraits and Brief Biographies of Scientists Who ..., Henry Monmouth Smith
Portala ikonoPortalo pri Kemio


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri kemiisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).