Gurghiu | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Mureș | |
Alinome | Görgényszentimre (hungare), Görgen (germane) | |
Iama hungara departemento | Maros-Torda | |
Situo | 46° 46′ N, 24° 51′ O (mapo)46.77194444444424.857222222222Koordinatoj: 46° 46′ N, 24° 51′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 424 m | |
Poŝtkodo | 547295 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 6.091 (en 2011) | |
– vilaĝo | 1,992 (en 2011; 2004 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 117328 | |
Gurghiu [gurgiu] (hungare Görgényszentimre [gorgenjsentimre], germane: Görgen) estas komunumo en Rumanio oriente de Reghin. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Adrian, Orșova , Glăjerie, Cașva, Comori, Fundoaia, Larga, Orșova-Pădure kaj Păuloaia.
La komunumo Gurghiu konsistas el du "brakoj", kiuj eliras sud-orienten kaj nord-orienten de la vilaĝo Gurghiu kaj sekvas la valojn de la riveroj Gurghiu kaj Glăjărie (Valea Glăjăriei). Inter tiuj du brakoj situas la komunumoj Hodac kaj Ibănești.
La komunuma vojo DJ153C ligas Gurghiu al Reghin, 10 km okcidente, al Ibănești, 6 km oriente, kaj eĉ al Ditrău, 50 km oriente en la najbara distrikto Harghita.
En 1910 Görgényszentimre havis 1 817 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 2 062 (rumanoj, 17 % da hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1453. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al Maros-Torda. Ĝi estas hungara popolarta centro.
Sur la monto super la komunumo staras la ruinoj de fortikaĵo konstruita dum la Árpád-dinastio. En la 18-a jarcento funkciis en la komunumo papermuelejo kaj porcelanfarejo. En la 17-a jarcento konstruiĝis kastelo, kiun la hungara ŝtato donacis en 1881 al Rudolfo Habsburg, tronheredanto. Li transformigis ĝin en ĉaskastelon. Pli malfrue la kastelo estis la propraĵo de la rumanaj reĝoj. En ĝi hodiaŭ funkcias arbarlernejo kaj ĉasmuzeo.
Csíkszentimre | Görgényszentimre | Hegyközszentimre | Marosszentimre | Nyárádszentimre |
Pestszentimre | Radácsszentimre | Soltszentimre | Szentimrefalva | Tiszaszentimre |