La Gotard-Fervojo (germane: Gotthardbahn) estas hodiaŭ parto de Svisaj Federaciaj Fervojoj kaj la du-rela linio de ĉirkaŭ 206 km, de Immensee–Chiasso. La Gothard-masivo donis la nomon. La linio en nordo ekde stacio Immensee en Kantono Ŝvico pasas la grandan stacion Arth-Goldau kaj la (fruan) grandan deponejan stacion en Erstfeld en Kantono Uri al norda portalo en Göschenen de Gotard-tunelo de 15 km. De suda portalo en Airolo en Kantono Ticino, la linio pasas la fruan grandan metiejan stacion Bellinzona kaj finas al lima stacio Chiasso. (La alia lima stacio (Como) estas itala urbo.)
La fervoja pioniro Alfred Escher estas unu de la plej gravaj personoj pri la eŭropa politika projekto "Gotardo fervojo" de la svisa parto.
La tre frua Mallet [2] - la svisa inĝenero [3] - lokomotivo de germana fabriko Maffei estis la grandega lokomotivo GB Ed 2x3/3 [4] en jaro 1890, ankaŭ unsonaj inĝeneroj vojaĝis en Svisujon kaj studis la lokomotivon en funkcionado en Gotard fervojo. La lokomotivo estis en jaro 1890 tro granda kaj tre kompleksa, sed oni havis aliajn malgrandajn 2 x 2/2 lokomotivojn en Svisujo. La sistemo Mallet aŭ duoblaj maŝhinaj lokomotivoj havis baldaŭ tre grandan sukceson en Usono[5][rompita ligilo]
Tipaj lokomotivoj estis la diversaj A 3/5 vaporlokomotivoj (90km/h - 100km/h), de germana fabriko Maffei kaj de svisa fabriko SLM. Tipaj lokomotivoj estis la vaporlokomotivo C 5/6 (kun nomo: "elefanto") de fabriko SLM por longaj varaj trajnoj ekde 1913.
La Be 4/6 (75km/h, ĉirkaŭ 50 km/h en 26 0/00) estis la frua elektra lokomotivo por rapidaj vojaĝaj trajnoj: bildo de Be 4/6 antaŭe.
La krokodiloj Ce 6/8 (65 km/h)[6] aŭ Be 6/8 (75 km/h) de svisaj fabrikoj SLM kaj MFOestis longe de 1919 gixs 1986 la tipaj elektraj lokomotivo pro varaj trajnoj, malfrue en aliaj linioj en Svisujo de SBB.
La SBB Ae 6/6 estas la moderna gotard-lokomotivo ekde 1952, la "A" estis la frua kategorio pri rapida lokomotivo 90km/h kaj malfrue 110km/h kun normala kurva rapideco, (la "R" estis la frua kategorio pri rapida lokomotivo kun 125 km/h kaj kun alta kurva rapideco). La Ae 6/6 transportas 600 t (tunoj)-trajnon kun 75km/h en gotard-linio.
La SBB Re 6/6,hodiaŭ Re 620 estas la tre moderna peza vara trajna gotarda lokomotivo. La Re 620 transportas 800 t (tunoj)-trajnon kun 80 km/h en gotard-linio. La alta rapideco estis 125 km/h, hodiaŭ ankaŭ 140 km/h.
La SBB Re 460 estas hodiaŭ la universa taŭga moderna elektra lokomotivo pri ĉiuj trajnoj.
La linio estas hodiaŭ en funkcionado. Vidu la oficalan horaron de SBB kaj de svisaj fervojoj;[7].