Gonnesa - jen itale kaj sarde - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Sardio kaj ekde aprilo 2021 al la provinco Sulcis Iglesiente. Fine de 2023 en la komunumo vivis 4 617 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Carbonia, Iglesias kaj Portoscuso. Kristana patrono estas la sankta Andreo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
La komunumo inter 2005 kaj 2015 apartenis al tiam malfondita provinco Carbonia-Iglesias kaj post tio de januaro 2016 ĝis aprilo 2021 apartenis al la provinco Sud-Sardio. Tiam tamen la malnova provinco reestiĝis, nur ricevis la novan nomon provinco Sulcis Iglesiente. Tiu provinco kovras kompare malgrandan teritorion en la sudokcidenta angulo de la insulo Sardio.