Golfo de Kadizo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Koordinatoj | 36° 47′ 0″ N, 7° 14′ 0″ U (mapo)36.783333333333-7.2333333333333Koordinatoj: 36° 47′ 0″ N, 7° 14′ 0″ U (mapo) | |
Larĝo | 360 km (224 mi) | |
Profundo | 100 km (62 mi) | |
![]() |
||
Golfo de Kadizo | ||
![]() |
||
La Golfo de Kadizo aŭ en hispana golfo de Cádiz estas golfo de la Atlantika Oceano en la marbordo de la sudokcidento de la Iberia Duoninsulo, kiu troviĝas inter la Kabo de Sankta Vincento, en Portugalio, kaj la Ĝibraltara Markolo, pro kio ĝiaj akvoj bordas la sudan marbordon de Algarve, de la provinco Onubo kaj la atlantikan marbordon de la provinco Kadizo.
Ene de la Golfo de Kadizo estas la pli malgranda Kadiza Golfeto aŭ en hispana Bahia de Cádiz.
La plej gravaj riveroj kiuj elfluas en la golfon, de okcidento orienten, estas la jenaj:
En ĝi estas diversaj gravaj areoj kun diferencaj ekonomifontoj: en Algarve turismo, ĉe Onubo industrio kaj agrikulturo, el tie al Kadizo turismo kaj fiŝkaptado, en Kadizo industrio kaj sude denove turismo kaj agrikulturo. En fiŝkaptado estas diversaj maraj specioj de komerca intereso, ĝis 314, inter kiuj salikokoj, konkoj, chirla, anĉovoj, salmetoj, acedia kaj tinuso.[1] Tinuso ĉefe gravas, kaj ekonomie kaj kulture, ĉar ĝi postulas specifajn teknikojn de fiŝkaptado kiaj estas almadraba.