La Gardelegena Masakro estis masakro fifarita de germanaj lokanoj el la Volkssturm, Hitlera Junularo kaj el lokaj fajrestingistoj kun minora direktado de SS dum la Dua Mondmilito. La 13an de aprilo, 1945, en la bieno Isenschnibbe proksime de la nordgermana urbo Gardelegen, la trupoj devigis 1 016 sklavajn laboristojn kiuj estis parto de transporto evakuita el la Koncentrejo Mittelbau-Dora (Nordhausen) kaj el la Koncentrejo Hannover-Stöcken eniri en granda fojnejo kiu poste estis bruligita. Plej el la prizonuloj estis vivaj bruligitaj; kelkaj estis mortpafitaj fuĝantaj. La krimo estis malkovrita du tagojn poste fare de la Usona Armeo kiu okupis la areon. Gardelegen iĝis parto de la ĵus kreita Germana Demokratia Respubliko en 1947 kaj nun estas en Saksio-Anhalto, Germanio.
La 13an de aprilo, pli ol milo da prizonuloj, multaj el kiuj malsanaj kaj tro malfortaj por marŝi plue, estis prenitaj el la urbo Gardelegen kaj truditaj en grandan fojnejon de la bieno Isenschnibbe. La gvardianoj poste barikadis la pordojn kaj incendiigis la benzin-trempitan pajlon. Prizonuloj kiuj klopodis fuĝi el la masakro elfosinte sun la fojnejaj muroj estis mortigitaj de la gvardianoj. La venontan tagon, membroj de SS kaj lokaj helpantoj revenis por aranĝi la pruvojn de la militkrimo. Ili planis kremacii tion kio restis el la kadavroj kaj la fojnejon mem, kaj mortigi eblajn survivantojn. La rapida avanco de la 102a Infanteria Divizio (Usono), tamen, malhelpis, ke la SS kaj komplicoj plenumu tiun planon.
La 14an de aprilo, la 102a Divizio eniris en Gardelegen kaj, la venontan tagon, oni malkovris la barbaraĵon. Ili trovis la kadavrojn de 1 016 prizonuloj en la ankoraŭ fumanta fojnejo kaj najbaraj tranĉeoj, kien la SS-anoj estis metintaj la restaĵojn. Ili ankaŭ intervjuis kelkajn prizonulojn kiuj estis sukcesintaj fuĝi el la fajro kaj el la pafado. Usonarmeaj fotistoj venis tuj por dokumenti la Nazian militkrimon kaj la 19an de aprilo, 1945, la historio de la Gardelegena masakro jam ekaperis en la okcidenta gazetaro. Dekunu prizonuloj survivis la bruligon de la fojnejo kaj estis trovitaj vivaj fare de usonaj soldatoj - nome sep poloj, tri rusoj kaj unu tre vundita franco.
La 21an de aprilo, 1945, la loka komandanto de la 102a Divizio ordonis inter 200 kaj 300 homojn el la urbo Gardelegen doni al la murditaj prizonuloj taŭgan entombigon. En la venontaj tagoj germanaj civiluloj elterigis 586 korpojn el la tranĉeoj kaj rekuperis 430 korpojn el la fojnejo, kaj metis ĉiujn en unuopa tombo.
Dua Mondmilito | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Okcidenta Eŭropo · Orienta Eŭropo · Afriko · Proksima Oriento · Mediteraneo · Azio kaj Pacifiko · Atlantiko | ||||||||||||||||
Signifaj partoprenantoj |
Aspektoj | |||||||||||||||
Ĝis 1945 krom alie indikitaj.
Ĉefaj kunmilitantoj en kurzivo. |
Preludo 1937 1939 1940 1941 |
1943 1944 1945 • Listo de bataloj Sekvoj kaj konsekvencoj |
• atako al Pearl Harbor Civilaj influoj kaj kruelaĵoj | |||||||||||||
Aliancanoj | Akso | |||||||||||||||
en milito de 1937 enpaŝis en 1939 enpaŝis en 1940 |
enpaŝis en 1941 enpaŝis en 1943 • aliaj |
en milito de 1937 enpaŝis en 1940 enpaŝis en 1941 enpaŝis en 1942 enpaŝis en 1943 | ||||||||||||||
• Aliancanaj gvidantoj | ||||||||||||||||
Rezistmovadoj | ||||||||||||||||
Listoj | ||||||||||||||||
Kategorio · Temoj · Interkonsentoj | ||||||||||||||||
1 Antisoveta. |
|