GNOME | |
---|---|
GNOME 3.12 montranta la Superrigardon | |
Programisto | La GNOME Projekto |
Lasta stabila versio | 45 (20-a de septembro 2023) |
Operaciumo | GNU, Linukso, BSD, Unikso |
Programlingvo | C, C++, C dieso, HTML, JavaScript, Vala, Perl, Python |
Lingvo(j) | 166 lingvoj |
Programtipo | grafika uzantinterfaco, grafika kodaro |
Permesilo | GPL, LGPL, MIT (libera programaro) |
Retejo | gnome.org |
GNOME | ||
---|---|---|
fenestrilo • GNU-pakaĵo • komputa platformo • uzantinterfaco vd | ||
Dum | 15-a de aŭgusto 1997 - nekonata/nuntempe | |
Partoprenanta | Kernaj Aplikaĵoj de GNOME • GNOME Games • GNOME Shell vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
GNOME estas grafika uzantinterfaco por diversaj *NIX-sistemoj, kiaj Unikso, Linukso, Solaris kaj BSD. Ĝia tuta agordaro ŝanĝeblas per muso; tial la agordaj dosieroj estas kaŝitaj por kutimaj uzantoj.
La nomon “GNOME” (GNU Object Model Enviroment) eblas traduki el la angla kiel “objekt-modela medio de GNU”.
GNOME estas bazita sur la ilaro GTK+ (same kiel Xfce). Ĝi norme uzas la fenestrilon Metacity, sed povas uzi aliajn.
Kiam KDE aperis, ĝi uzadis la grafikan bibliotekon Qt, kiu tiam ne estis libera, sed nur senkosta (tamen, la kodo de KDE nun estas libera). Pro tio oni pensis, se la plej kompleta grafika programo por Linukso estas nelibera, tio estonte estus baro.
Samtempe aperis du malsamaj projektoj:
Poste, kiam Qt liberiĝis, tiu kialo malaperis, sed ambaŭ projektoj plu ekzistas, nun en pli sana konkurenco ol antaŭe; ambaŭ projektoj eĉ kunlaboras en aliaj grandaj projektoj, kiel freedesktop.
Esperantigo antaŭeniras. Oni povas legi intervjuon kun kreinto de la malnova tradukprojekto. La laboro de tiu tradukskipo endormiĝis kaj tradukskipo ĉe Ubuntuo poste okupiĝis pri la Esperantigo de GNOME. Ekde la apero de GNOME 3 (2011) tradukskipo ĉe GNOME okupiĝas pri la tradukado de la pakaĵoj.
La tradukskipo celis traduki la kernon de GNOME (ĝiaj plej gravaj bibliotekoj kaj aplikaĵoj) antaŭ la 14-a de marto 2019, kiam eldoniĝos GNOME 3.32. Temas pri preskaŭ 44.000 tradukeblaj linioj entute, sed nun estas tradukitaj pli-malpli 31.000 el ili, do la fino videblas[1].
Kiam oni eldonis la trian version de GNOME oni pozitive menciis la Esperantan tradukskipon pro ĝia progreso (jen ligilo).
Jen kelkaj distribuaĵoj, kiuj entenas GNOME kiel aprioran grafikan labormedion: