Francisco Ayala
Persona informo
Francisco Ayala García-Duarte
Naskonomo Francisco Ayala García-Duarte
Naskiĝo 16-an de marto 1906 (1906-03-16)
en Granado
Morto 3-an de novembro 2009 (2009-11-03) (103-jaraĝa)
en Madrido
Etno Hispanoj vd
Lingvoj hispanagermanaangla vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato Centra de Madrido vd
Familio
Infanoj Nina Ayala Mallory vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto • romanisto • sociologoadvokato • literaturkritikisto • universitata instruisto • juristo vd
Aktiva dum 1925– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisco AYALA García-Duarte (naskiĝis la 16-an de marto 1906 en Granado, Hispanio, mortis la 3-an de novembro 2009) estas hispana verkisto. Li fariĝis kvazaŭ simbolo de la 20-a jarcento en Hispanio, pro sia ĉefrolo dum ties ĉefaj eventoj, superinte la magian ciferon de sia 100-a jaro de vivo en bonaj kondiĉoj fizike kaj intelekte.

Biografio

En 1916 li ekstudis en mezlernejo Padre Suárez de Granado. En 1922 li translokiĝis al Madrido, kie studis Juron kaj Filozofion kaj Beletron. En tiu epoko publikigas liajn du unuajn romanojn, Tragicomedia de un hombre sin espíritu (Tragikomedio de sansprita viro) kaj Historia de un amanecer (Historio de mateniĝo). Li kunlaboras kutime en la revuoj Revista de Occidente kaj Gaceta Literaria. Li loĝis en Berlino inter 1929 kaj 1931 dum la naskiĝo de la naziismo. Tie li geedziĝis kun Etelvina Silva Vargas. Li doktoriĝis pri Juro en la madrida universitato, kie li ekinstruis. Ekde 1931 je alveno de la Respubliko li estis parlamenteja juristo. En 1934 naskiĝis lian ununura filino, Nina. La eksplodo de la intercivitana milito surprizigas lin en Sudameriko, kie li prelegas. Li revenis en Hispanion kaj estis altranga funkciulo.

Je malvenko de la Respubliko en 1939 li ekziliĝis en Buenos Aires, kie loĝis dek jarojn, laboris kaj kunlaboris en revuo Sur kaj en ĵurnalo La Nación; li kunfondis la revuon Realidad (Realo). En 1945 li loĝis unu jaron en Brazilo. En 1950 li translokiĝis kun sia familio al Portoriko kaj tie li instruis en universitato kaj estris la tiean eldonejon, fondinte la revuon "La Torre" (La Turo). Poste li translokiĝis al Usono kie instruis Hispanan Literaturon en universitatoj de Princeton, Rudgers, Novjorko kaj Chicago.

En 1960 revenis unuafoje al Hispanio. Ekde tiam li revenis ĉiusomere kaj poste aĉetis domon. Li reeniris en la hispanan literaturan vivon, ekzemple li ricevis en 1972 la premion de la kritiko pro El jardín de las delicias. En 1976 li instaliĝis definitive en Madrido kiam li emeritiĝis de novjorka universitato. Tamen li daŭre laboras kiel verkisto, prelegisto kaj kunlaboristo en gazetaro. En 1983 li estis akceptita en la Real Academia Española (Lingva Akademio). En 1988 ricevis la nacian premion de Hispanaj Beletroj, en 1991 la premion Miguel de Cervantes, en 1994 la premion de esploroj Ibn Al-Jatib, en 1998 la premion Princo de Asturio kaj dum la lastaj jaroj multajn aliajn premiojn kaj omaĝojn kiam li proksimiĝis kaj atingis sian 100an naskiĝtagon.

Verkoj

La kritikistoj disigis kutime la verkojn de Francisco Ayala en dos epokoj: la antaŭa kaj la posta al la intercivitana milito.

Dum la unua epoko li verkis Tragicomedia de un hombre sin espíritu (Tragikomedio de sensprita viro, 1925) kaj Historia de un amanecer (Historio de mateniĝo, 1926), kiuj pli malpli sekvas tradician rakontomanieron. Per El boxeador y un ángel (La boksisto kaj la anĝelo, 1929) kaj Cazador en el alba (Ĉasisto dummateniĝo, 1930) li ekis kiel avangardisma verkisto samtempe kun la eksplodo de avangardo en Hispanio. En ambaŭ rakontaroj elstaras la metafora, la esprimiva bunteco, la seninteresa historio kaj raviĝo pri moderna mondo.

Post longa silento, Francisco Ayala ekverkis denove en sia ekzilo El hechizado (La sorĉigito, 1944), rakonto pri la klopodo de hispanamerikanulo por intervjui kun la reĝo Karolo la 2-a kiu poste estos kolektita en 1949 en Los usurpadores (La usurpaciantoj), libro konsistanta el sep rakontoj kies komuna temo estas la povodeziro. La historio tie ĉi utilas por pripensi la pasintecon por klopodi koni la estonton, komuna celo kun aliaj ekzilitaj hispanaj verkistoj. Ankaŭ en 1949 publikiĝis La cabeza del cordero (Ŝafa kapo), rakontaro pri la intercivitana milito kie interesas plie la personaj pasioj kaj kondutoj ol la eksteraj eventoj. Muertes de perro (Hundaj mortoj, 1958) estas denonco kontraŭ la situacio de popolo subpremata de diktaturo kaj samtempe respegulas nehoman mondon. El fondo del vaso (La glasa fundo, 1962) estas sekvo de la antaŭe menciita, ĉar roluloj komentas ĝin. La ironio estas centra rimedo, sed kompato nuancas la akran kritikon kontraŭmonda. Foje, kiel en El hechizado, Ayala alproksimiĝas al la ekzisteca kaj absurda mondo de Franz Kafka, per denonco de senmoralo kaj stulteco de povo.

Post tiuj romanoj Francisco Ayala plu publikigis rakontarojn kiel tiujn de El As de Bastos (Klaba aso -tio aludas al bastonego simbolo de povodeziro, iela kerno de la verko de Ayala, 1963), El rapto (Forkapto, 1965) kaj El jardín de las delicias (Plezura ĝardeno, 1971) , libro kiu baziĝas sur la kontraston inter la objektiva satireco de la unua parto, «Diablo mundo» (Mondo diabla), kaj la subjektiva, lirika parolmaniero de la dua, «Días felices» (Feliĉaj tagoj). En 1982 aperis De triunfos y penas (Pri triumfoj kaj penoj), kaj en 1988 El jardín de las malicias (Malica ĝardeno), kie la aŭtoro kolektis ses rakontojn verkitajn en diversaj epoko de sia vivo.

Elstaran gravon havas ankaŭ lia esea verkado, kiu enhavas politikajn kaj sociajn temojn, meditadon pri la estonto kaj pasinteco hispanaj, la kino kaj la literaturo. Ayala verkis ankaŭ interesajn memorojn: Recuerdos y olvidos (Memoroj kaj forgesoj, 1982, 1983 kaj 1988).

Verkaro

Rakontaj verkoj

Eseo

Artikoloj

Tradukoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj