Isocrinus nicoleti
Kiel ekestas fosilioj? - video de la jutuba kanalo Scivolemo.

Fosilio estas objekto el antaŭa geologia epoko elfosita de homo(j) aŭ nudigita de erozioabrazio. Fosilioj donas gravajn informojn pri la tempo de sia ekesto, ekzemple pri tiamaj bestoj kaj plantoj. Ili ankaŭ ebligas eltrovi la proksimuman aĝon de la stonaĵo, en kiu ili konserviĝis.

Ili estas restaĵoj (ekz. ostoj, dentoj, ŝeloj, konkoj, karapacoj, ungoj, ktp.) aŭ postsignoj (ekz. spuroj, muldaĵoj, piedsignoj) de vivantaj estaĵoj. Ili estas normale trovataj en sedimentaj roktavoloj.

La unuan verkon pri fosilioj verkis la greko Ksenofano en 500 a.K., sed nur en la 18-a jarcento ekis la sciencaj studoj pri ili.

Kondiĉoj kiuj faciligas la fosiliĝadon

[redakti | redakti fonton]

Estas necese ke estiĝu kelkaj favoraj kondiĉoj por ke okazu la fosiliĝo, ĉar, normale, la organikaj estaĵoj putriĝas kaj ĝiaj restaĵoj disiĝas kaj estas detruitaj de l' fenomenoj de l' atmosfero.

La ĉefaj kondiĉoj kiuj favorigas la fosiliĝadon:

Tipoj de fosilioj

[redakti | redakti fonton]

Estas multaj tipoj de fosilioj, la ĉefaj estas:

Konservataj partoj

[redakti | redakti fonton]

Konservataj partaj fosilioj estas ne difektitaj aŭ ne transformitaj partoj (aŭ tutaĵo) de plantoj kaj bestoj, kiuj restas tre bone konservataj.

La konservado povas okazi:

  1. En glacio aŭ frostiĝintaj grundoj, ekzemple, lana mamuto trovita en Siberio, perfekte konservata; eĉ la karno estis bone konservata.
  1. En sukceno. Sukceno estas organika fosila ŝtoniĝinta rezino de koniferaj arboj. Ĝi ofte enhavas bone konservatajn korpojn de insektoj kaj animaletoj, kaj ankaŭ folioj kaj partoj de plantoj.
  1. En gudrobitumo formantaj lagoj en kiuj la bestoj mergiĝas kaj ĝiaj ostoj, dentoj, ktp restas perfekte konservataj. Ekz: smilodonto (tigro kun sabra-dentoj) el Ranĉo la Brea en Los Angeles, Kalifornio.

Envolvaĵoj kaj Iĥtiolitoj

[redakti | redakti fonton]

Envolvaĵaj fosilioj okazas kiam malmolaj partoj estas kovritaj per maldika tavolo de protekta substanco, kiel mineralaj saloj (ekz. CaCO). Ĝenerale tio okazas en kelkaj kavernoj.

Iĥtiolitoj estas kabornataj aglomeraĵoj (de CaCO3) kiuj enhavas en sia internaĵo fosilojn de fiŝoj, ekzemple, la iĥtiolitoj el Grupo Araripe, kretacee en Cearao.

Ŝtonigado

[redakti | redakti fonton]

Ŝtonigado okazas diversmaniere, sed, precipe, la organikaj restaĵoj tre malrapide, molekulo post moleculo, estas anstataŭataj per mineralaj substancoj. Ekzemple, silikiĝintaj arbotrunkoj (la siliko anstastaŭas la organikajn partojn). Raraĵoj estas ŝtonigitaj ovoj.

Distilaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Kiam kelkaj substancoj (oksigeno, nitrogeno, hidrogeno) de la organikaj korpoj vaporiĝas, restas nur karbonaj lamenoj (siluetoj) inter la tavoloj de rokoj. Tio permesas rekoni la tipon de la originala organismo.

Muldaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Muldaĵoj povas esti:

Spuroj aŭ piedsignoj

[redakti | redakti fonton]

Muldaĵoj de la piedoj de l' animaloj premitaj sur koto aŭ malseka sablo povas esti poste kovritaj per sedimentoj kiuj protektas ilin kontraŭ detruo, ekzemple, piedsignoj de dinosaŭroj en regiono de Piau (Valo de la Dinosaŭroj), proksime de Sousa, Paraibo. Tie oni trovis spurojn de 200 malsimilaj tipoj de dinosaŭroj de la periodo Kretaceo.

Truaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Estas truoj en la sedimentoj faritaj de spongoj, lamenbrankuloj, gastropodoj, vermoj, ktp.

Gastrolitoj kaj Koprolitoj

[redakti | redakti fonton]

Gastrolitoj estas ŝtonetoj kiujn kelkaj bestoj (kiel birdoj) englutas kaj restas en iliaj stomakoj helpante la dispecigadon de manĝaĵoj. Koprolitoj estas fosilaj ekskrementoj.

Bildaro

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]