Ferike Vidor | |
---|---|
![]() Ferike Vidor | |
Persona informo | |
Naskonomo | Wechselmann Franciska |
Naskiĝo | la 21-an de junio 1889 en ![]() |
Morto | la 23-an de januaro 1970 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Andor Gábor |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ferike Vidor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vidor Ferike estis hungara aktoro, komikisto. Ŝia origina nomo estis Wechselmann Franciska aŭ Weichselmann Fanni.
Ferike Vidor [1] naskiĝis la 21-an de junio 1889 en Budapeŝto (la fontoj mencias aliajn naskiĝtagojn), ŝi mortis la 23-an de januaro 1970 en Budapeŝto.
Ferike Vidor devenis el juda familio. Ŝi komence lernis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Teatra Lernejo en 1907. Ŝi debutis en privata trupo en Kecskemét. Ekde 1909 ŝi havis sukcesojn en diversaj kabaredoj aŭ komikaj teatretoj de Budapeŝto. En la 1920-aj jaroj ŝi ofte ludis en Berlino kaj Vieno. En 1937 ŝi apartenis al Teatro Belvárosi. Ekde 1940 pro la kontraŭjudaj leĝoj ŝi havis rolojn nur en teatro por judoj. Depost la 2-a mondmilito ŝi apartenis ĉefe al Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj Teatro Belvárosi. Ŝi ricevis premion en 1957.
Ŝi edziniĝis en 1914, eksedziniĝis en 1919, ŝia dua edzo estis Andor Gábor inter 1919-1924.