Ferdinand August Hommel
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1697 (1697-02-03)
en Leipzig
Morto 16-an de februaro 1765 (1765-02-16) (68-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Elektoprinclando SaksioGermanio vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • verkistojuristo vd
Aktiva en LeipzigErfurto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferdinand August HOMMEL (naskiĝinta en la 3-a de februaro 1697 en Leipzig, mortinta en la 16-a de februaro 1765 samloke) estis germana juristo.

Vivo

La filo de prokuratoro ĉe la ĉefa tribunalo de Leipzig ricevis la unuajn instruhorojn fare de privataj instruistoj. En 1713 li vizitadis la lecionojn en la Universitato de Lepsiko de Georg Philipp Olearius , Andreas Rüdiger, Johann Burckhardt Mencke, August Friedrich Müller, Lüder Mencke, Johann Friedrich Olearius, Christian Schön kaj Johann Friedrich von Freiesleben.

Tiel edukite li magistriĝis en sia naskiĝurbo en 1717. La saman jaron li iris al la Universitato de Halle, kie influe instruis lin Christian Thomasius, Johann Peter von Ludewig, Justus Henning Boehmer, Nikolaus Hieronymus Gundling, Johann Gottlieb Heineccius kaj Jakob Friedrich Ludovici. En 1718 li ekrajtis docenti kiel Magister legens kaj promociiĝis jure samloke en la jaro 1719-a.

Transloĝiĝo Erfurton kaj reveno

Post kiam li laboris kelkan tempon kiel privatdocento, li habilitiĝis en 1721 ĉe la jura fakultato de Leipzig sed elektis en 1722 la Universitaton de Erfurto sia laborloko. En 1725 li revenis Lepsikon. En 1731 oni transdonis al li la postenon de vicasesoro en la lepsika Seĝo de laikaj juĝistoj (Schöppenstuhl). En 1734 li iĝis profesoro kun la titolo De verbb. Sign. Et reg. jur.. En 1736 li iĝis asesoro ĉe la jura fakultato, en 1739 li estis profesoro de la Institutiones, en 1752 konsilisto pri apelacioj, en 1756 profesoro de pandektoj.

Li partoprenis ankaŭ la administradan laboron de la lepsika altlernejo kaj fariĝis dum la vintra semestro 1739/40 rektoro de la universitato.

Li edziĝis en 1717 al Johanna Rosina, filino de la juristo Johann Heinrich Konhard. El tiu unuiĝo naskiĝis la filo Karl Ferdinand Hommel

Verkoj

Literaturo