Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanto-asocio (aŭ esperantista asocio) estas asocio, celanta disvastigi aŭ utiligi la lingvon Esperanto. Laŭ ĉi tiu difino, Esperanto-acocio estas unuiĝo de esperantistoj, kiu uzas Esperanton por siaj konkretaj komunaj celoj, aŭ ĝenerale disvastigadas la lingvon en iu geografia regiono aŭ tutmonde.

Esperanto-asocio povas havi diversajn celojn, uzante Esperanton kiel helplingvon: ekzemple, realigo de klasaj celoj (Sennacieca Asocio Tutmonda) aŭ atingado de lingva justeco en la mondo.

Esperanto-asocioj povas esti organizitaj:

Tutmondaj Esperanto-asocioj

La plej grandaj tutmondaj Esperanto-asocioj estas Universala Esperanto-Asocio (UEA)[1][2] kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO),[3] kaj Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).[4]

Landaj Esperanto-asocioj

"Landa Asocio" en Esperanto-komunumo estas organizaĵo kiu kunigas esperantistojn en unu ŝtato.

Listoj de landaj Esperanto-asocioj:

Fakaj Esperanto-asocioj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fakaj Esperanto-asocioj.

Literaturo

Mark Fettes, Kiel diskonigi vian asocion?, Konsilaroj por aktivuloj - numero 1, eld. UEA, Roterdamo, 1991, 24 pĝ

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. paĝo "Kio estas UEA" en la asocia retejo, jen esperante, sed ankaŭ havebla angle, france, angle, germane, hispane, nederlande, portugale, ruse kaj ukraine
  2. prezento de UEA en la plenkunsido de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO la 6-an de novembro 2017 (angle)
  3. prezentilo "Kio estas TEJO", esperante, sed ankaŭ angle, france, germane, hispane, itale, portugale,rumane, ruse, slovake kaj svede
  4. paĝo "Kio estas SAT" en la asocia retejo, jen esperante, sed ankaŭ havebla en 15 naciaj lingvoj. Arkivita el la originalo je 2023-02-07. Alirita 2023-02-07.