Ernst Zahn | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de januaro 1867 en Zuriko | ||||
Morto | 12-an de februaro 1952 (85-jaraĝa) en Meggen | ||||
Tombo | Enzenbühl cemetery vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto vd | ||||
Aktiva en | Zuriko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ernst ZAHN (naskiĝinta la 24-an de januaro 1867 en Zuriko, mortinta la 12-an de februaro 1952 en Meggen LU) estis svisa verkisto.
La verkisto estis filo de hotelestro el Bavario. Li edukiĝis en Zuriko en la gastejo patra, kiun li ekgvidos en 1887 post trejnadjaroj en Anglio kaj Italio. Samtempe li iĝis membro de la konsilantaro komunuma kaj poste deputito ĉe la Landa konsilio de la kantono Urio. En 1893 li edziĝis al Lina Fäh.
Oni elektis lin en 1913 prezidanton de la Sviva asocio de verkistoj (SSV). Fervore preferante Germanion dum la Unua Mondmilito, li jam unu jaron poste devis rezigni pri la posteno. En 1916 li ĉesis deĵori kaj komencis vivi kiel verkisto en Meggen kaj Zuriko. Estante svisa patriota poeto, li tamen havis siajn plej grandajn sukcesojn en Germanio. Post la Dua Mondmilito oni forgesis lian verkaron.