Erich August MAYER (naskiĝinta la 23-an de aŭgusto 1894 en Vieno, mortinta samloke la 9-an de aprilo 1945) estis aŭstra verkisto. Lia familio havis sudetgermanajn radikojn.

Vivo

Estante filo de gimnaziinstruisto li ekstudis en 1912 ĉe la Universitato de Vieno germanistikon, historion kaj geografion. Li soldatis kiel volontulo dum la Unua mondmilito. Doktoriĝo pri filozofio sukcesis en 1921. Poste li instruistis mezlerneje; tiam li estris la vienan filion de la kulturkonserva klubo Deutscher Schulverein. Gravis por lia pli posta evoluo kontaktoj al personoj de la t.n. Morold-rondo ĉirkaŭ la germannaciema verkisto Max von Millenkovich kiel ankaŭ al la eldonisto Adolf Luser. Luser komisiis lin en 1923 pri la ĉefredaktorado de la tutfamilia periodaĵo Der getreue Eckart kiu iĝis furora dum la Unua respubliko de Aŭstrujo.

En 1927 Mayer fondis la kulturligon Eckart-Bund zur Förderung der schönen Künste kiu ja ideologie tre proksimis de nacisocialismo. En la 1.7.1932 li iĝis membro de NSDAP (membronumero 1.205.802).[1][2] Mallonge antaŭ la fino de la Dua mondmilito li memmortigis sin. Entombigis oni lin sur la viena tombejo Südwestfriedhof.

Graveco

Mayer kreis romanojn, rakontojn kaj epopeojn. Interesas la evoluo - kiu rekte sekveblas en la sinsekvo de la verkoj - de milda socikritikado ĝis malmilda demokrati-malŝato. La pli malfruaj romanoj Heimat kaj Der Knecht apartenas al la literatura ĝenro de Blut und Boden. La lasta verko ĝis 1946 estis malpermesita en la sovetie okupita zono.

Por la heksametra epopeo Paulusmarkt 17 oni aljuĝis al Mayer apogpremio de Österreichischer Staatspreis für Literatur.

Verkoj

Eldonistece

Referencoj

  1. Bundesarchiv R 9361-V/8179
  2. Killy, Literaturlexikon, dua eldono, Berlin, Bd. 8. Marq - Or, 2010, p. 65

Literaturo

Eksteraj ligiloj