epistolae obscurorum virorum | |
---|---|
literatura verko • falsado | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1515 |
Ĝenro | letero • satiro |
La Leteroj de obskuraj viroj estas titolo de fikciaj leteraroj el la 16-a jarcento.
Skolastikistoj en tiu verko ŝajne adresis leterojn al certa profesoro de belartoj ĉe la Universitato de Kolonjo. Fakte ili estis verkitaj de humanistoj kiel satiro pri la krustokovrite velkinta ideo pri sciencoj dum la malfrua mezepoko, speciale en grupoj ĉirkaŭ dominikanoj. Motivo estis skribe kaj jure okazanta kverelo inter la konvertiĝinta judo Johano Pfefferkorn kaj Johano Reuchlin pri la valoro de juda literaturo (kiel la Talmudo) por la kristana doktrino. Reuchlin favoris ĝin, dume Pfefferkorn postulis bruligon de la Talmudo. Ideon de la leteroj havis Crotus Rubeanus, dua parto estas de Ulrich von Hutten, helpis ankaŭ Eobanus Hessus.
Verkitaj intence en neklasika stilo kun enmiksitaj germanaj vortoj, la leteroj estas plenplena de mordaca sarkasmo kaj krude amuza komedio. La dua parto estas eĉ rekta polemiko pri aroga nescio, hipokriteco kaj senmoraleco. La verko estis kondamnata de la papo en 1517.