Enrico DONDI [enriko dondi] (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1935 en Katanzaro, mortis la 9-an de novembro 2011 en Romo) estis itala esperantisto kaj tradukisto. Li esperantigis, interalie, multajn klasikajn verkojn el la itala literaturo.

Vivresumo

Lasta el kvar gefiloj, li vivis siajn unuajn 13 jarojn en Modeno, devenurbo de sia familio, ĝis kiam, en 1948, li translokiĝis al Romo. En la itala ĉefurbo Dondi kompletigis la klasikajn studojn ĉe liceo Mamiani kaj en 1959 doktoriĝis en Medicino kaj Kirurgio ĉe la roma universitato La Sapienza. En 1962 li specializiĝis en Neŭropsikiatrio. Li edziĝis en majo 1967 kaj post kelkaj jaroj iĝis patro de du gefiloj. Intertempe, dum pli ol dekkvin jaroj li laboris ĉe la Universitata Kliniko de Neŭrologio kaj Psikiatrio kun profesoro Gozzano.

Li estris kelkajn rehabilitigajn Institutojn en Romo, aldonante, al la hospitala agado, tiun de psikoterapeŭto.

Dondi kaj Esperanto

Dondi lernis Esperanton en la 1950-aj jaroj, vizitante kursojn kun Minnaja kaj Filippi. Li iĝis membro de la Roma Esperanto-grupo kaj komencis eldoni longan serion de literaturaj tradukoj, kiuj gajnigis al li plurajn internaciajn beletrajn konkursojn; aparte interesaj estas la tradukoj de Dante Alighieri (pecoj de la Dia Komedio pri Piccarda kaj pri Manfredi), de Torquato Tasso (La morto de Clorinda el la Liberigita Jerusalemo), kaj de Ludovico Ariosto (Cloridano kaj Medoro, el Kolera Orlando).

Inter la gajnitaj premioj ni memorigas tiujn de la belartaj konkursoj de UEA:

Ŝatanto ek de junaĝo de arto en ĉiuj formoj, histori- kaj literatur-amanto, Dondi sin dediĉis, emeritiĝinte, al studo kaj esperantigo de pluraj italaj klasikaĵoj, inter kiuj la tuta Dia Komedio, Vivo Nova kaj La floro de Dante Alighieri kaj Liberigita Jerusalemo de Tasso, eldonitaj de la brazila eldonejo Fonto, de Bays.

Verkaro

Eksteraj ligiloj