Encyclopaedia of Islam | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | diversaj aŭtoroj |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1913 |
Ĝenro | enciklopedio |
La Enciklopedio de Islamo (angle The Encyclopaedia of Islam; mallongigite EI) estas la akceptita akademia enciklopedio por la disciplino de islamaj studoj [1]. Ĝi enhavas enskribojn pri famaj islamanoj en ĉiu epoko kaj lando, enskriboj pri triboj kaj dinastioj, pri artoj kaj sciencoj, pri politiko kaj religiaj institucioj, pri geografio, etnografio, flaŭro kaj faŭno en la diversaj landoj, pri la historio, topografio kaj monumentoj de la ĉefaj urboj. Koncerne la geografian kaj historian amplekson, ĝi inkluzivas la malnovan arab-islaman imperion, la islamajn landojn kaj Iranon, Mezazion, ka hindan subkontinenton kaj Indonezion, ka Otomanan Imperion kaj ĉiujn aliajn islamajn landojn [2].
Ĉi tio estas enciklopedio pri la islama mondo, kaj ĝi ne estas islamana aŭ islama enciklopedio. La enskriboj estas kutime dediĉitaj al la antaŭmoderna periodo, sed malplejmulte de ili traktas kun la nuntempo.
La ĉefredaktoro de la unua eldono estis Martijn Theodoor Houtsma. Akademiuloj konsideras la Enciklopedion de Islamo esti la norma enciklopedio en la kampo de islamaj studoj. Ĉiu artikolo estis verkita de agnoskita fakulo en sia fako, sed ĉar la laboro por kompletigi la enciklopedion daŭris kvardek jarojn, periodo en kiu la aliro al esplorado fundamente ŝanĝiĝis, ĉiu artikolo reprezentas la periodon en kiu ĝi estis verkita.
"Ĉi tio estas la plej aŭtoritata kaj grava scienca verkaĵo en la angla pri Islamo kaj islamaj temoj. Ĝi inkluzivas longajn artikolojn, portantajn la nomon de la aŭtoro, akompanatajn de bibliografio. Speciala emfazo estas metita en ĉi tiun eldonon (la revizio rondiras ĉirkaŭ la dua eldono) pri ekonomiaj kaj sociaj aferoj, sed ĝi restas la aŭtoritata norma enciklopedio de la tuta religio de Islamo en la angla lingvo." [3]
"La plej grava kaj ampleksa esplorilo pri islamaj studoj estas la Enciklopedio de Islamo, grandega klopodo estis farita por trakti ĉiun aspekton de islama civilizo, kaj percepti ĝin en la plej larĝa signifo, de ĝiaj originoj ĝis la nuntempo... La Enciklopedio de Islamo ne estas anonima kompendio de konvencia saĝeco. La plej multaj el la artikoloj estas subskribitaj sub la nomo de la aŭtoro, kaj dum kelkaj el ili estas vortaraj enskriboj, aliaj estas veraj esplorartikoloj - en multaj kazoj tio estas la plej ampleksa traktado verkita pri ilia temo." [4]
La unua eldono (EI1) estis preparita laŭ la modelo de la Enciklopedio Pauli-Visova por la Klasika Mondo (angle Encyclopaedia of the Ancient World). La unua eldono estis preparita sub la aŭspicioj de la Internacia Unio de Akademioj, en kunordigo kun Leiden University. Ĝi estis eldonita de la nederlanda eldonejo Brill, en kvar volumoj kaj plia volumo de aldonaĵoj, en la jaroj 1938-1913 en la angla, germana kaj franca.
Mallongigita versio estis publikigita en 1953 sub la titolo "the Shorter Encyclopaedia of Islam" SEI) kaj ĝi plejparte kovras juron kaj religion. Partoj de ĝi estis tradukitaj kaj publikigitaj en la turka, la araba kaj la urdua.
La preparado de la dua eldono de la Enciklopedio de Islamo (EI2) komenciĝis en 1954 kaj finiĝis en 2005 (pluraj esencaj volumoj estas publikigotaj antaŭ 2007); Ĝi estis eldonita de la nederlanda eldonejo Brill kaj haveblas en la angla kaj la franca. Ekde 1999, ĝi ankaŭ haveblas en elektronika formato, kaj sur KD-ROM kaj rete. Krom konsiderinda vastiĝo de la enhavo, la dua eldono de la Enciklopedio de Islamo devias de la unua eldono en tio ke ĝi kombinas por la unua fojo inter siaj centoj da verkintoj ankaŭ islamaj akademiuloj aŭ akademiuloj kiuj vivis en la Proksima Oriento. La plej multaj el la volumoj estis redaktitaj kun la partopreno de Clifford Edmond Bosworth .
La unua eldono kaj ĝia resumo estis verkitaj preskaŭ tute fare de eŭropaj akademiuloj, kaj reprezentas plejparte eŭropan interpreton de islama civilizo. La punkto ne estas ke tiu interpreto estas "malĝusta", sed ke la temoj kiujn oni provis klarigi en tiuj artikoloj estas ofte fundamente malsamaj de tiuj kiuj tradicie okupis islamanojn. La dua eldono estas iomete malsama. Ĝi komenciĝis plejparte en la sama maniero kiel sia antaŭulo, sed tra la jaroj pli alta procento de artikoloj de akademiuloj kun islama fono estis aldonita. La aŭtoroj ne reprezentas la akceptitan instruadon nek en Ĥomo nek en Al-Azhar; Ili studis en okcidentaj universitatoj, kaj ili dividas la metodikon, se ne ĉiam ankaŭ la kulturajn valorojn kaj sintenojn de iliaj okcidentaj kolegoj. Tamen, ŝanĝo de tono estas klare videbla.
La publikigo de la tria eldono de la Enciklopedio de Islamo komenciĝis en 2007. Ĝi estas havebla rete, kaj "partoj" de ĝi estas presitaj kvar fojojn jare. La redakcio inkluzivas dudek temajn redaktorojn kaj kvin ĉefredaktistojn. La ĉefredaktistoj estas Gudrun Krämer de la Libera Universitato Berlino, Everett Rowson de Universitato de Novjorko, John Nawas de la Katolika universitato de Loveno kaj Denis Matringe (EHESS, CNRS) [5].
La tria eldono inkluzivas ampleksan priraportadon de Islamo en la dudeka jarcento. Ĝi vastigas la geografian fokuson kaj inkluzivas ĉiujn mondregionojn kie Islamo estis aŭ daŭre estas esenca parto de socio. Oni atentas islamajn malplimultojn tra la tuta mondo, kaj plenan atenton oni donas al la sociaj sciencoj kaj ankaŭ al malsamaj aliroj en la homaj sciencoj [6].
1913–38. 4 vols. kaj Suppl.