La gedioj Oziriso, Anubo, kaj Horuso.

La dioj de antikva Egiptio estas diaĵoj kiuj estis adoritaj en la antikva Egiptio. La kaj kredoj kaj ritaroj kiuj ĉirkaŭas tiujn diojn estas la centro de la Religio de Antikva Egiptio, kiu aperis kun ili iam en la prahistorio. Tiu gedioj reprezentis la naturajn fortojn kaj fenomenojn, kaj la egiptoj klopodis apogi aŭ trankviligi ilin pere de proponoj kaj ritaroj tiele ke tiuj fortoj pluestu kun siaj funkcioj laŭ la maat, aŭ dia ordo. Post la fondo de la egipta ŝtato ĉirkaŭ la jaro 3100 a. K., la aŭtoritato por realigi tiujn taskojn estis kontrolita de la faraono, kiu postulis esti la rekta reprezentanto de la dioj kaj kiu administris la templojn kie okazis la ritaroj.

Ĝenerala priskribo

La komplikaj karakteroj de la dioj estis esprimitaj pere de mitoj kaj ĉefe rilataj al la interplektitaj rilatoj inter la gedioj: familiaj ligoj, grupoj, kaj hierarkioj malmulte striktaj kaj kombinoj de du dioj en unusolan. La diversaj reprezentaĵoj de la dioj en la arto de antikva Egiptio — same kiel bestoj, homoj, objektoj kaj kombinoj de diversaj formoj — aludis ankaŭ, pere de la simbolismo, al ties esencaj karakteroj.

En diferencaj epokoj, diversaj dioj okupis la plej altan postenon en la dia societo, inklude la sundion Reo, la misteran dion Amonon kaj la patrinan diinon Iziso. Kutime oni atribuis la kreadon de la mondo al la plej alta dio kaj ofte oni konektis ĝin kun la povo por havigi vivon el suno. Kelkaj fakuloj argumentis, baze parte sur egiptaj manuskriptoj pri tiuj altaj dioj, ke la egiptoj rekonis unikan dian povon kiu estis respondeca pri ĉio kaj esta en ĉiuj dioj. Tamen ili neniam abandonis la politeisman vidon de la mondo, kun nur unu ebla escepto en la epoko de la Atonismo en la 14a jarcento a. K., kiam la oficiala religio centriĝis preskaŭ ekskluzive en la suna dio nepersona Atono.

Oni kredis ke la dioj estas estantaj tra la mondo, ke ili kapablas influi la naturajn okazaĵojn kaj la homajn vivojn. La homoj interagadis kun ili en la temploj kaj en sanktejoj neoficialaj. La egiptoj preĝis serĉe de dia helpo, uzis ritarojn por movi la diojn agadi, alvokis ilin serĉe de konsilo. La homaj rilatoj kun la dioj estis grava parto fundamenta de la egipta socio.

Egiptaj dioj

Stara Oziriso.
Statuo de la krokodila dio Sobek en kompleta besta formo.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Eksteraj ligiloj