Edward Bellamy | ||
---|---|---|
Edward Bellamy, ĉirkaŭ 1889
| ||
Persona informo | ||
Edward Bellamy | ||
Naskiĝo | 26-an de marto 1850 en Chicopee, Masaĉuseco | |
Morto | 8-an de majo 1898 en Chicopee | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Tuberkulozo vd | |
Tombo | Fairview Cemetery (en) vd | |
Nacieco | usona | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | usona | |
Edukado | juro | |
Alma mater | Union College (en) vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Rufus King Bellamy (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aŭtoro | |
Aktiva en | Masaĉusetso vd | |
Aktiva dum | 1875 - 1898 | |
Verkado | ||
Ĝenroj | ĵurnalismo, sciencfikcio | |
Verkoj | Looking Backward | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Edward BELLAMY (naskiĝis la 26-an de marto 1850 en Chicopee, mortis la 22-an de majo 1898 en Chicopee) estis usona verkisto kaj socialisto, plej fama pro sia utopia romano Looking Backward (esperante Rigardante Malantaŭen), rakonto kiun li verkis en 1888 pri la malproksima estonteco de la jaro 2000. La vizio de Bellamy de harmonia estonta mondo inspiris la estiĝon de pli ol 160 da "ŝtatismaj kluboj" dediĉitaj al la disvastigo de la politikaj ideoj de Bellamy kaj agemaj por igi ilin praktikan realecon.
Edward Bellamy estis naskita en Chicopee, Masaĉuseco. Lia patro estis Rufus King Bellamy (1816-1886), baptistpastro kaj posteulo de Joseph Bellamy [1]. Ankaŭ lia patrino, Maria Louisa Putnam Bellamy, estis la filino de baptistpastro nomita Benjamin Putnam, viro malvole retiriĝinta el la pastreco en Salem, sekvante protestojn kontraŭ tio ke li iĝas framasono [2].
Bellamy vizitadis la publikan lernejon en Chicopee Falls antaŭ ol foriri al Union College en Schenectady (Nov-Jorkio), kie li studis dum nur du semestroj [1]. Post forlaso de la lernejo, Bellamy restadis en Eŭropo dum jaro, pasigante ampleksan tempon en Germanujo [1]. Bellamy nelonge studis juron sed rezignis tiun kampon sen iam praktiki kiel advokato, anstataŭe estiĝante ĵurnalisto. Tiel Bellamy nelonge estis kunlaboranto de la New York Post antaŭ ol reveni al sia hejma Masaĉuseco por enoficiĝi ĉe la Springfield Union [1].
En la aĝo de 25, Bellamy estis atakata de tuberkulozo, la malsano kiu finfine mortigos lin [1]. Li suferis de ĝiaj efikoj dum sia plenkreskula vivo. Por reakiri sian sanon, Bellamy pasigis jaron en Havajaj Insuloj (1877 ĝis 1878) [1]. Revenante en Usonon, Bellamy decidis rezigni la ĉiutagan laboregon de ĵurnalismo favore al la literatura verkado, pli malpostula por lia tempo kaj lia sano.
Bellamy edziĝis kun Emma Augusta Sanderson en 1882. La paro havis du infanojn.
La fruaj romanoj de Bellamy, inkluzive de Six to One (1877), Dr. Heidenhoff's Process (1880) kaj Miss Ludington's Sister (1884) estis ordinaraj verkoj, farante uzon de normigitaj psikologiaj intrigoj [3]. Turno al utopia sciencfikcio kun Looking Backward, 2000-1887, publikigita en januaro 1888, kaptis la publikan fantazion kaj katapultis Bellamy al literatura famo [1]. La eldonisto de la libro povis malfacile resti flank-al-flanke kun la mendado. Ene de jaro de la libro vendiĝis proksimume 200 000 da ekzempleroj kaj antaŭ la fino de la 19-a jarcento vendiĝis pli da ekzempleroj ol de iu alia libro publikigita en Usono escepte de La Kabano de Onklo Tom de Harriet Beecher Stowe [4].
Kvankam Bellamy asertis ke li ne verkis Looking Backward kiel skizon por politika agado, sed prefere serĉis verki "literaturan fantazion, fabelon de socia feliĉo" [5], la libro inspiris multajn legantojn establi tielnomatajn Nationalist Clubs, komence en Boston malfrue en 1888 [6]. La vizio de Bellamy pri lando malŝarĝita de siaj sociaj malsanoj per rezigno de la principo de konkuro kaj per establado de ŝtatposedaĵo de industrio montriĝis allogan panaceon al generacio de intelektuloj deturnantaj sin de la malluma flanko de la usona "Ora Epoko". Estis raportate ke ekzistis jam antaŭ 1891 ne malpli ol 162 ŝtatismaj kluboj [7].
Finfine Bellamy mem aktive ekpartoprenis la politikan movadon kiu estis aperanta ĉirkaŭ lia libro, precipe post 1891 kiam li fondis sian propran revuon, The New Nation, kaj komencis promocii unuiĝintan agon inter la diversaj ŝtatismaj kluboj kaj la eliĝanta Popola Partio (People's Party) [8]. Dum la sekvantaj tri-kaj-duona jaroj, Bellamy donis sian ĉion al politiko, publikigante sian revuon, laborante por influi la platformon de la Popola Partio, kaj diskonigante la ŝtatisman movadon en la populara gazetaro. Tiu fazo de la vivo de Bellamy estis finiĝanta en 1894, kiam The New Nation estis devigata interrompi la publikigadon pro monmalfacilaĵoj [9].
Ĉar la esencaj aktivuloj de la ŝtatismaj kluboj plejparte absorbiĝis en la kadroj de la Popola Partio, Bellamy rezignis politikon por reveni al la literaturo. Li eklaboris sekvon al Looking Backward titolitan Equality ("Egaleco"), provante pli detale skizi la idealan socion de la post-revolucia estonteco. La libro estis publigita en 1897 kaj montriĝis esti la fina kreaĵo de Bellamy.
Edward Bellamy mortis pro tuberkulozo en Chicopee Falls, Masaĉuseco. Li estis 48-jara je sia morto. Lia dumviva hejmo en Chicopee estis nomita Nacia Historia Loko en 1971 [10].
Bellamy estis la kuzo de Francis Bellamy, fama pro kreado de la Ĵuro pri Fideleco.
Internacia Asocio „Bellamy“ (IAB) en Santpoort, Nederlando dum 1930-a jardeko uzis Esperanton por sia propagando, ĝia sekretario estis Gerard H. Bosma.[11]