E6 hiperpluredro
Bildo
Vertico-latera grafeo
Speco Uniforma 6-hiperpluredro,
Duonregula E-hiperpluredro
Vertica figuro E5 hiperpluredro: {31,2,1}
Simbolo de Schläfli t0{32,2,1}
Figuro de Coxeter-Dynkin o3o3\003o3(o)
Verticoj 27
Lateroj 216
Edroj 720 trianguloj
Ĉeloj 1080 kvaredroj
4-hiperĉeloj 648 kvinĉeloj
5-hiperĉeloj 99 entute:
27 5-kruco-hiperpluredroj,
72 5-simplaĵoj
Geometria simetria grupo Grupo de Coxeter E6, [32,2,1]
Propraĵoj Konveksa
v • d • r

En geometrio, E6 hiperpluredro estas duonregula hiperpluredro.

Ĝia konstruado estas bazita sur la E6 grupo.

Ĝi estas unu el familio de 39 konveksaj uniformaj hiperpluredroj en 6-dimensioj, el uniformaj hiperpluredraj facetoj kaj verticaj figuroj, difinitaj per ĉiuj permutoj de ringitaj figuroj de Coxeter-Dynkin.

Ĝi estis esplorita de Thorold Gosset, kaj publikigita en lia papero de 1900. Li nomis ĝin kiel 6-ic duonregula figuro. Ĝi estas ankaŭ nomata de Coxeter kiel 221 pro ĝia forkiĝanta figuro de Coxeter-Dynkin, kun sola ringo sur la fino de unu el la 2-vertica vico, tiel ĝi apartenas al duonregula k21 familio.

Vidu ankaŭ

Referencoj