Donecka Popola Respubliko | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Plena origina nomo: | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
pridisputata teritorio • okupata teritorio de Ukrainio • provinco de Ukrainio • respubliko de Rusio | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Areo:
|
8 539 km² ĝis komenco de Invado de Rusio en Ukrainio
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
2 332 556 (2020)
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtata himno de Donecka Popola Respubliko [1]
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Donecka Popola Respubliko (ruse Донецкая народная республика, vaste uzanta siglo: "DPR", ruse ДНР) estis parte agnoskita ŝtato situinta en Donbaso, kiu laŭ internacia juro estas sud-orienta parto de Ukrainio. Ĝi estis agnoskita de Rusio, Sirio kaj Nord-Koreio. Multaj politikologoj konsideras ĝin marioneta ŝtato de Rusio. Ukrainio konsideras ĝin terorista organizo.[2][3][4][5] En 2022 jaro, la ŝtato estis aneksita per Rusio. [6]
La agado komenciĝis la 7-an de aprilo 2014, kiam separistoj okupis konstruaĵon de provinca administrejo kaj urba konsilantaro en Donecko. Semajnon poste aktivistoj de Donecka Popola Respubliko transprenis kontrolon de pluraj administrejoj en multaj urboj de la Donecka provinco: Mariupol, Horlivka, Makijivka, Slovjansko aŭ Kramatorsko.
La ŝtato aperis post referendumo, okazinta la 11-an de majo 2014.[7] Post la voĉdonado, la ĉefo de la Voĉdona Komitato de la respubliko, Roman Ljagin, deklaris ke 89,7 % da voĉdonintoj subtenas la establon de la nova respubliko.[8] La donecka voĉdona komitato aprobis la rezulton, menciante ke 74,87 % da personoj voĉdonis.[9] Ukrainio kaj okcidentaj nacioj ne agnoskas la rezultojn de la referendumo.[7]
La 16-an de majo 2014 sur postenon de la ĉefministro de la respubliko estis nomumita fare de Plejsupera Konsilio rusia civitano Aleksandr Borodaj.
La 24-an de majo 2014 Donecka Popola Respubliko kaj Luhanska Popola Respubliko subskribis interkonsenton pri kreo de Federacia Respubliko Novorusio.
Batalgrupoj de Donecka Popola Respubliko estas akuzataj pri pluraj militkrimoj dum batalado kontraŭ la ukraina armeo, same akuzata je militkrimoj.
La 17-an de julio 2014 autoritatoj de Donecka Popola Respubliko estis akuzitaj pri pafalterigo de la pasaĝera aviadilo de Malajzia Aerlinio. Konforme al la donitaĵoj de spionagentejoj de Ukrainio kaj Usono la pafalterigo okazis helpe de kontraŭaviada sistemo BUK, priservata de tiel nomataj „verdaj hometoj" (batalantoj en uniformoj sen rangosignoj), poste oni asertis, ke tio estas soldatoj de rusiaj taĉmentoj kaj ankaŭ anoj de la rusia Federacia Sekureca Servo.
En la respubliko ofte okazis homforkaptoj kaj eksterjuĝaj ekzekutoj. En aprilode kiu jaro? batalgrupoj forkondukis en Slovjansko mision de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, kies membroj estis dum kelkaj semajnoj entenataj en la urbo. En Slovjansko oni ankaŭ kaptis kaj murdis plurajn civitanojn de Ukrainio. Sur la teritorio de la rekonkerita urbo oni trovis amasan tombon, kie oni sukcesis identigi korpojn de kvar paroĥanoj de loka ortodoksa preĝejo. Laŭ Sekureca Servo de Ukrainio de aŭgusto 2014, batalgrupoj de Donecka Popola Respubliko detenis kelkcent ostaĝojn.
La 31-an de aŭgusto 2018 ĉefministro de la respubliko Aleksandr Zaĥarĉenko estis morte vundita pro eksplodo en kafejo en Donecko.
La 22-an de februaro 2022 prezidanto de Rusio Vladimir Putin subskribis la ukazon pri agnosko de Donecka Popola Respubliko. Sekvis subskribo de traktatoj pri amikeco, kunlaboro kaj reciproka helpo.
De la 23-a ĝis la 27-a de septembro 2022 en la respubliko okazis referendumo, surbaze de kiu la 30-an de septembro estis subskribita kontrakto pri ĝia aliĝo al Rusio. Ĝi iĝis regiono de Rusio, sed konservis sian historian nomon. [10] Multe da ŝtatoj ne rekonis rezulton de referendumo kaj nomis ĝin aneksado, kondamninte per rezolucio de Ĝenerala Asembleo de UN.[11]