Molekulo de Inulino, unu el la specoj de dieta fibro
Manĝaĵoj riĉaj je dieta fibro: legomoj, fruktoj kaj grajnoj
Tritika brano estas riĉa je dieta fibro

Dieta fibro estas neamelaj polisaĥaridoj (escepte de lignino), kiuj devenas de plantoj. Manĝfibroj estas disrompitaj de enzimoj en la digestado de la homo, sed ili iom disfalas en la dika intesto per ties bakterioj (krom la lignino, kiu tute ne disrompiĝas, kaj celulozo, kiu malkomponiĝis tre minimume).

La manĝfibro tendencas esti dividita en du speciojn: solvebla en akvo kaj nesolvebla en akvo. La akvo-nesolvebla dieta fibro troviĝas interalie en tritika brano kaj plenaj grenoj, kaj la akvosolvebla dieta fibro troviĝas interalie en fruktoj, legomoj, avena brano kaj eĉ en pretaj produktoj kiel densigilaj materialoj.

La efiko de dieta fibro

La efiko de akvosolvebla dieta fibro en la digesta procezo estas:

La efiko de nesolvebla fibro en akvo en la digesta procezo:

Konsumado de dieta fibro

Konsumo de nur unu speco de dieta fibro ne estas rekomendita ĉar la korpo bezonas la manĝfibron de ambaŭ tipoj.

Por plenkreskulo estas rekomendinda konsumi dietan fibron de 25 ĝis 30 gramoj tage (aŭ 15-18 gramoj da fibro por 1000 kilogramoj da kalorioj). Al diabetoj estas konsilata konsumi pli grandan kvanton, kaj en kazo de intesta obstrukco preskaŭ ne konsumi. Fontoj riĉaj de dieta fibro estas rekomenditaj por ĉiutaga nutrado estas plentritikaj produktoj, guŝoj, grenoj, nuksoj, fruktoj kaj legomoj.

Malgraŭ la multaj avantaĝoj de dieta fibro, ilia konsumo ne devas esti troigita; Ĉar pliigita konsumo de dieta fibro povas redukti la sorbadon de ole-solveblaj mineraloj kaj vitaminoj en la korpo ĉar la fibro ligas al iuj el ili. Grandaj kvantoj da fibro povas kaŭzi severan gastrointestinan malkomforton kaj eĉ obstrukcon en la intesto.

Eksteraj ligiloj