Dainik Janambhumi | |
gazeto | |
---|---|
Speco | Taggazeto |
Formato | Grandgazeto |
| |
Lando | Barato |
Posedanto | Eldoneja grupo Janambhumi |
Publikigisto | Eldoneja grupo Janambhumi |
Redaktisto | Utpal Baruah |
Establodato | 1972 |
| |
Retejo | www |
Dainik Janambhumi [dainik ĝanambumi] (asame দৈনিক জনমভূমি) estas barata asamlingva taggazeto.[1] Ĉi tiun ĵurnalon eldonas la eldoneja grupo Janambhumi de Ĝorhat.[2] En 1947, la grupo Janambhumi fondiĝis kaj starigis la ĉiusemajnan ĵurnalon Janambhumi, kiu estas la plej malnova asama semajnĵurnalo. La Dainik Janmabhumi estis unue starigita en 1972; la dua kaj la triaj eldonoj estis starigitaj de Guvahati kaj Tinsukia en 2004. La ĵurnalo estas nun eldonata samtempe de Ĝorhat, Guvahati kaj Tinsukia.