Dagda | |||
Urbo | |||
Urbodomo
| |||
|
|||
Lando | Latvio | ||
---|---|---|---|
Municipo | Krāslava | ||
Historia regiono | Latgalio | ||
Rivero | Narūta | ||
Koordinatoj | 56° 05′ 40″ N 27° 32′ 14″ O / 56.09444 °N, 27.53722 °O (mapo) | ||
Areo | 2,9 km² (290 ha) | ||
Loĝantaro | 1 805 (2024) | ||
Denseco | 622,41 loĝ./km² | ||
Urborajtoj | 1992 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | LV-5647 | ||
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Dagda | |||
Retpaĝo: dagda.lv | |||
Dagda estas urbo en Latvia historia regiono Latgalio, en la sudoriento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Krāslava kaj situas en orienta parto de la distrikto, sur la bordoj de rivero Narūta kaj ĉe la okcidenta fino de la streĉita Dagda lago. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 35 km de Krāslava, 79 km de Daugavpils kaj 264 km de Rigo.[1]
Dagda grandbieno kaj la urbeto de malgrandaj komercistoj kaj metiistoj estas menciitaj en historiaj fontoj dum la ekzisto de la pola Inflantia en la 17-a jarcento.[2]
En 1925, al Dagda estis koncedita la statuso de dense loĝita areo (vilaĝo). En 1935, Dagda havis populacion de 1,104, inkl. 53,4% de judoj, 42,1% de latvoj, 4,4% de rusoj. En 1950, al Dagda estis koncedita la statuso de laborista vilaĝo (poste urbvilaĝo). Dagda iĝis la urbo en 1992. La centro de Dagda forbrulis plurfoje, inkluzive de ambaŭ mondmilitoj, sed ĉiam estis rekonstruita.
La urbo situas en la Latgalia altebenaĵo.[3]
Averaĝa temperaturo estas -7 - -7,5 °C en januaro kaj +17 °C - +17,5 °C en julio. Da precipitaĵo falas 650–700 mm jare.[3]
La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P61 (Krāslava-Dagda), P60 (Dagda-Aglona) kaj P55 (Rēzekne-Dagda), lokaj vojoj estas V616 (Dagda-Andzeļi-Ezernieki), V619 (Dagda-Pauļukolns) kaj V606 (Dagda-Vorzova).
Laŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis 1 805 personoj sur areo de 2,92 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 618 loĝantoj/km².
Jaro | Homoj[2][4] |
---|---|
1897 | 1516 |
1935 | 1104 |
1965 | 3700 |
2000 | 2772 |
2021 | 1916 |
Jaro | Homoj kune |
Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[4] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 2772 | 1666 (60%) | 774 (28%) | 188 (7%) | 16 (1%) | 111 (4%) | 7 (0%) | 10 (0%) |
2021 | 1916 | 1214 (63%) | 475 (25%) | 121 (6%) | 14 (1%) | 60 (3%) | 7 (0%) | 25 (1%) |