Cristiano KRAEMER [kristi'ânŭ 'kremeR] (m. 1923), brazilano, publika tradukisto kaj ĵurnalisto. Li estis pioniro en Brazilo (1896).

En 1898 aperis en gazeto de Porto-Alegro (19-a de aprilo) artikolo de Cristiano Kraemer "Solresol kaj Esperanto", kaj en gazeto "Raio X", de tiu sama urbo, du artikoloj (31-a de aŭgusto kaj 30-a de novembro).

Kraemer fondis kaj estis unua prezidanto de Esperanto-Societo Sud-Rio Granda (1906). Li estis fondinto kaj unua vicprezidanto de „Gremio Esperantistista Everardo Backheuser“ en Porto Alegro (1923).

Estas kvartalo kaj avenuo kun lia nomo en Porto Alegro, aŭtovojo en Suda Rio-Grando kaj avenuo en urbo Pelotas.

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto.