Chercos | |||
---|---|---|---|
Chercos (Almería, Andaluzio)
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Almería | ||
Municipo | Chercos | ||
Poŝtkodo | 04859 | ||
Retpaĝaro | Chercos.es | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Ayuntamiento de Chercos | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 306 [1] | ||
Loĝdenso | 23,5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 37°16′25″N 2°15′30″U / 37.27361°N, 2.25833°U (mapo) Koordinatoj: 37°16′25″N 2°15′30″U / 37.27361°N, 2.25833°U (mapo) | ||
Alto | 805 m | ||
Areo | 13 km2 | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chercos [+] | |||
Chercos [ĈERkos] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almerio, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 13 km2 kie loĝas 306 geloĝantoj, do loĝdenso estas 23.5 loĝ./km2. Chercos situas je 79 km de la provinca ĉefurbo Almería je 805 super marnivelo en la komarko Valo de Almanzora.
Origine, la vilaĝo estis je tri kilometroj suden en la supra monteto. En la 1940-aj jaroj, la tiama urbestro Antonio Sáez Sáez decidis ŝanĝi la urban kernon al la aktuala loko, nome pli konvena kaj pli bone komunikita. Tiu decido malplaĉis al kelkaj, kiuj dekomence rezistis kontraŭ la ŝanĝo. La stratoj de la Malnova Chercos estis restaŭritaj komence de la 21a jarcento. Kelkaj domoj de tiu malnova kerno kaj la preĝejo plue estas uzataj por duarangaj necesoj.
Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 306 geloĝantoj de la municipo Chercos estas 145 inoj kaj 161 viroj. En la 13-kvadratkilometra teritorio estas 6 setlejoj, kie loĝas 266 geloĝantoj, kaj aliaj 40 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 2, 2 inoj kaj 0 viroj, kaj mortis 1, 1 inoj kaj 0 viroj. Tiel la natura kresko estis 1 (0.3%). La laborkapabla loĝantaro estis 94 homoj (30.7%).
En la unua duono de la 20a jarcento estis preskaŭ milo da loĝantoj, sed en la 1960-aj jaroj ekestis elmigrado kaj dum du jardekoj okazis drastaj faloj, kaj iom post iom oni venis sub 300 lokanoj. Tio estas, oni perdi du trionojn de la loĝantaro.
Estis trovitaj multaj restaĵoj el la Ĥalkolitiko, la Mezepoko, Al Andalus kaj la posta Reconquista:
|