Campari estas nomo de mondfama itala marko kaj de alkohola trinkaĵo kun tipe rubena koloro kaj fajne amara spica gusto. Enhavo de alkoholo estas proksimume 25%. Ĝi estas uzata kiel aperitivo kaj en kokteloj. Ĝi konsistas el pli ol 60 ingrediencoj (precipe kuracplantoj), trempataj dum pluraj semajnoj en distilita akvo kaj alkoholo. La ekzakta recepto por produkti Campari-n restas sekreta. La trinkaĵon kreis en 1862 gastejestro kaj distilisto Gaspare Davide Campari el Novara (Italio).

Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Italio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]