Brandenburgio-Prusujo
1618 – 1701

Blazono de la elektoprinca margraflando Brandenburgio kaj de la pli posta provinco de Prusujo

Blazono de la elektoprinca margraflando Brandenburgio kaj de la pli posta provinco de Prusujo
historia lando • persona unio • ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

La nomo Brandenburgio-PrusujoBrandenburgio-Prusio signifas la tutajn regolandojn de la elektoprincoj de Brandenburgio el la dinastio Hohenzollern por la tempo inter la akiro de Duklando Prusujo en 1618 kaj ties rangaltigo al reĝlando en 1701. Ĝi estis grava periodo en la historio de Prusio.

Origine la posedaĵoj de la hohencolernaj margrafoj limiĝis je Margraflando Brandenburgio mem. Pro dinastiaj heredaĵoj kaj aĉetaĵoj komence de la 1-a jarcento ili pligrandigis sian posedaĵon, tiel ke ekestis vaste dissemita, kiu komence estis kunligita nur per la persono de la reganto.

La termino estas precipe uzata en la historia scienco, por en la pokaza kunteksto distingi la tutan hohencolernan landon de ĝiaj disaj landeroj. Per la kronado de Frederiko la 3-a al Frederiko la 1-a, Reĝo de Prusujo la 18-an de januaro 1701 la disaj kaj nur mallige kuntenataj landeroj estis ŝanĝataj per la novfondita Reĝlando Prusujo en realan union, en kies konsekvenco ekestis centrisma ŝtato. La termino Brandenburgio-Prusujo tamen estas ankaŭ foje uzata por la tempo post 1701, por akcenti la rilaton al la brandenburgia origino de la prusa ŝtato.

Literaturo

VIdu ankaŭ