Brad | ||
---|---|---|
Urbo | ||
municipo de Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Hunedoara | |
Alinome | Brád (hungare), Tannendorf (germane) | |
Iama hungara departemento | Hunyad | |
Situo | 46° 7′ N, 22° 47′ O (mapo)46.12416666666722.787222222222Koordinatoj: 46° 7′ N, 22° 47′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 277 m | |
Poŝtkodo | 335200 | |
Loĝantaro | 14,495 (en 2011; 15.950 en 2009) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 87291 | |
Brad (hungare Brád, germane Tannendorf kaj Tannenhof) estas urbo en Rumanio en la valo de la rivero Crișul Alb norde de Deva (Rumanio). Administre apartenas al ĝi Mesteacăn, Potingani, Ruda-Brad, Țărățel kaj Valea Bradului.
En 1910 ĝi havis 4272 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 16 180 (rumanoj, 2 % da hungaroj).
Ĝi estas la centro de orminado. En la 19-a jarcento ĝi havis gimnazion en la rumana lingvo. Ĝia unua mencio skriba estas el 1585. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga regno Aŭstrio-Hungario kaj estis parto de la departemento Hunyad vármegye.
|