Bolsena estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la norda parto de la regionoLatio kaj en la provinco Viterbo. Komence de 2023 en la komunumo vivis 3 708 loĝantoj sur areo de 63,57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 58 loĝantoj/km², sed somere danke al turismo ĝi havas preskaŭ 10 000 loĝantojn. Kristana patrono estas la martire mortinta sankta Kristina de Tiro, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Italio.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).