Bokaloj

Bokalo (el la itala barattolo [baRAtolo], per la franca bocal) estas ujo, el vitro, fajencoceramiko, kun larĝa aperturo, ĝenerale netralasive fermebla, uzata en la iamaj apotekoj por konservi kuracilojn (tia tipo de ujo estas nun nur objekto por kolektado).

En la nuna tempo, la bokaloj utilas plejofte por konservi likvajn aŭ duonlikvajn nutraĵojn, solidajn nutraĵojn peklitajn en konserva likvaĵo (vinagro, alkoholo, siropo, sala akvo...), aŭ similajn varojn.

Ili estas ĝenerale fermeblaj per ŝraŭb-kovrilo.

Iuj bokaloj havas kovrilon kun guma junto, kiu permesas netralasive (hermetike) fermi ilin. Tiuj bokaloj utilas por sterilizi nutraĵon per bolado.

Estas foje malfacile diferencigi inter bokalo, poto kaj vazo.

Ekzemploj de bokaloj

[redakti | redakti fonton]

Aliaj uzoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]