Blazono de Grekio | |
---|---|
La blazono de Grekio
| |
Uzata ekde: | 1975 |
La dekstre bildigita ŝtata blazono de Grekio en sia nuna formo oficialas ekde la jaro 1975. Ĝi uzas la naciajn kolorojn blanko kaj bluo[1].
La blazono montras bluan blazonŝildon, en kiu videblas blanka kruco konata el la supra maldekstra angulo de la ŝtata flago de Grekio.
La ŝildon ĉirkaŭas laŭrokrono.
Unua versio de la blazono jam konatiĝis en 1827. La blazono tiutempe estis simbolo de la bataloj pri libereco, kiuj en 1830 gvidis al ŝtata sendependiĝo de Grekio de la Otomana Imperio[2].
|