Batavoj | |
---|---|
etno | |
Ĝermanoj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La batavoj, latine Batavi, estis okcident-ĝermana gento, laŭ noto de Tacito branĉo de la ĝermana gento ĥatoj (latine Chatti) vivantaj en hodiaŭa Hesio. Ili vivis dum la tempo de la Romia Imperio proksimume en la regiono de la nuna Nederlando kaj estis konsiderataj kiel la prauloj de la nunaj nederlandanoj en la malnova historiografio. Kerno de la vivregiono laŭ Tacito estis rivera insulo formita per diversaj branĉoj de la Rejno.
En la jaro 69 okazis la "Batava Ribelo" kontraŭ romia regado. Escepte de tiu ribelo la batavoj tamen estis konsiderataj fidelaj aliancanoj de la romianoj.
En la 4-a jarcento la batavoj kunfandiĝis kun la frankoj.
Pluraj nomoj de lokoj aŭ regionoj rilatas al la batava popolo.